Atilo la Huno

estro de la Huna Imperio
(Alidirektita el Atila)

Atilo la Huno (ĉ. 406453), lasta kaj plej potenca reĝo de la eŭropaj hunoj, reĝis de 434 ĝis sia morto, super la tiama plej granda imperio en Eŭropo, kiu estis de Mez-Eŭropo ĝis la Nigra maro kaj de Danubo ĝis la Balta maro. Dum sia regado, li estis inter la plej gravaj malamikoj de la okcidenta kaj orienta Romia imperio: li dufoje invadis la Balkanojn, encirkliganta Konstantinoplon dum la dua invado; li marŝis tra Flandrio (449) kaj Francio ĝis Orleano antaŭ esti returnita ĉe Chalons en 451; kaj li forpelis la okcidentan imperiestron Valentiniano la 3-a de lia ĉefurbo ĉe Ravenna en 452.

Atilo la Huno
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 499 (0499-11-30)
Morto 30-an de novembro 452 (0452-11-30) (-47-jaraĝa)
en Panonio
Mortis per nekonata valoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Huna imperio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Mundzuk (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Bleda (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Kreka (en) Traduki
Ildico (en) Traduki
Eskam's daughter (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj princo Elak
 ( Kreka (en) Traduki)
princo Dengiziĉ
 ( )
princo Ernaĥo
 ( ) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo gentestro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
pentraĵo: La Hunoj invadas Italion

Kvankam lia imperio mortis kun li, kaj li ne postlasis rimarkindan legacon, li fariĝis legenda figuro en eŭropa historio: en la plejparto de okcidenta Eŭropo, oni memoris lin kiel la ekzemplo de krueleco kaj rabemeco; iuj historioj prezentas lin kiel granda reĝo; li ludas gravajn rolojn en du norenaj sagaoj. En la Kanto de la Nibelungoj li iĝis la dua edzo de Krimhildo, vidvino de Sigfrido.

Li mortis sur la teritorio de la nuna Hungario (ie inter la du grandaj riveroj Danubo kaj Tiso) kaj havis tie lignan palacon, kiun priskribis Priscos. En 2004 multaj hungaroj komunumoj (urbetoj, vilaĝoj, i.a. Tápiószentmárton) ekkonkursis por rekonstruado de la palaco. Tiu kostus 30–40 milionojn da eŭroj kaj alportos – laŭ esperoj de komunumaj estroj – monon.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti