Attala
Attala estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Dombóvár.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 43 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.3808/18.0635
- Loĝantaro: 890
- Poŝtkodo: 7252
- Telefonprefikso: 74
Situo redakti
Attala situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Kaposvár. La lasta troviĝas je 25, Dombóvár je 6 km-oj.
Historio redakti
Pli frue romianoj loĝis en Attala. La unua mencio devenis el 1138 en formo Atila. Dum la turkoj la vilaĝo ne senhomiĝis, eĉ estis sudslava kaj hungara vilaĝpartoj. Stacidomo konstruiĝis nur en 1938, ĉar la terposedantoj ne donis parcelon por la haltejo.
Vilaĝservoj estas poŝto, kuracejo.
Vidindaĵoj redakti
- romkatolika preĝejo de 1867, la turo estas 33 m-ojn alta
- skulptaĵo de Johano Nepomuka de 1793
Famuloj redakti
En Attala naskiĝis juristo József Földvári.