Attila Tóth
Attila Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Attila estas hungara ŝlagrokantisto, muzikalkantisto.
Attila Tóth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de junio 1971 (53-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | rock singer (en) |
Attila Tóth[1] naskiĝis la 5-an de junio 1971 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAttila Tóth estis edukita en Dunakeszi. Li aĝis 16, kiam li komencis kantadi en ŝlagraj ensembloj. Li iĝis tutlande fama, kiam li ricevis rolon en nacia muzikalo prezentita en pluraj teatrejoj kaj televizioj. Ekde 2010 li estis kantisto de pli konata ensemblo Pokolgép, sed li ne forlasis la muzikalojn. En 2019 li malsaniĝis pro apopleksio, sed post jaro li resaniĝis.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Levente Szörényi – János Bródy : István, a király - Torda
- Tim Rice – Andrew Lloyd Webber: Jesus Christ Superstar - titolrolo
- Michel Schönberg – Alain Boublil: Les Misérables - Javert; Jean Valjean
- T.S. Eliot-Andrew Lloyd Webber: Katoj - Mefisztulész
Liaj filmaj roloj (elekto)
redakti- filmaj transprenoj de muzikaloj