Azolo

klaso da kvin-membraj kombinaĵoj
Por la planto, vidu la paĝon Azolo (planto).

Azoloj[1] estas klaso da kvin-membraj kombinaĵoj enhavantaj nitrogenatomojn kaj minimume pli aliaj ne-karbonaj atomoj, t. e., nitrogeno, sulfuro aŭ oksigeno kiel parto de la ringo. Ilia nomo derivas el la nomenklaturo kreita de Arthur Rudolf Hantzsch (1857-1935) kaj Oskar Widman (1852-1930). La bazaj komponaĵoj estas aromataj kaj posedas du duoblajn ligilojn. Kelkaj reduktitaj analogaĵoj ankaŭ sintezeblas tiaj kiaj la azolino kaj azolidino.

Pirolo estas la plej simpla specimeno de la familio azola.

Unu, kaj nur unu soleca elektroparo en ĉiu heteroatomo de la ringo partoprenas en la aromata ligaĵo de unu azolo. La nomoj de la azoloj konservas la prefikson okaze de la reduktiĝo (ekzemple: pirazolino, pirazolidino, ktp). La nombrado de la ringatomoj en la azoloj komencas per la heteroatomo kiu ne partoprenas en la duobla ligilo, kaj poste daŭrigas rilate al la alia heteroatomo. Imidazolo kaj aliaj heterociklaj aromataj kvin-membraj sistemoj kun du nitrogenoj estas ekstreme ordinaraj en naturo kaj estas parto de kernoj de multaj biomolekuloj, tia kia la histidino.

Iom da historio redakti

Ĝis la 1940-jardeko, relative malmultaj agentoj estis disponeblaj por la traktado de sistemaj fungaj infektoj. La disvolvado de la polienaj antifungaĵoj reprezentis pli grandan avancon en la medicina mikologio. Kvankam la amfotericino B rapide iĝis la ĉefa terapia vojo por la seriozaj infektoj, ĝia uzo asociiĝis al infuzo-rilataj kromefektoj kaj dozo-limiga nefrotokseco.

La esploristoj plu serĉis malpli toksajn antifungaĵojn kaj tiuj studoj rezultis en la malkovro de la azoloj post pluraj jardekoj. Ketokonazolo (1981), la unua disponebla komponaĵo por buŝtraktado de sistemaj fungaj infektoj, estis sintezita en la komenco de la 1980-jardeko.

Dum preskaŭ unu jardeko, ketokonazolo estis konsiderata la prefera drogo por la nevivominacaj endemiaj mikozoj. La enkonduko de la unua-generaciaj triazoloj reprezentis pli grandan avancon por traktado de fungaj malsanoj. Kaj flukonazolo (1990) kaj itrakonazolo (1992) elmontris pli grandan spektron pri antifunga aktiveco ol la tiamaj imidazoloj kaj havis rimarkeble plibonigitan sekurecoprofilon kun la amfotericino B kaj ketokonazolo.

Malgraŭ la ĝeneraligita uzo, ĉi-agentoj iĝis subigitaj al sennombraj klinike gravaj limigaĵoj rilate al ilia nekontentiga aktiveco-spektro, rezisto-disvolvado, induktado al damaĝaj interdrogaj interagadoj, ilia nekompleta farmako-kinetika profilo (kapsuloj de itrakonazolo) kaj tokseco.

Celante venki tiajn limigojn, pluraj analogaĵoj estis disvolvitaj. La tiam-nomataj dua-generaciaj triazoloj, inklude de vorikonazolo[2], pozakonazolo[3] kaj ravukonazolo[4] havis pli grandan potencon kaj posedis plejgrandan aktivecon kontraŭ rezistaj emerĝaj patogenoj, aparte kontraŭ la aspergiloj. Se la tokseco-profilo de tiuj agentoj kompareblas aŭ plibonigeblas al tiuj el la unua-generaciaj triazoloj kaj la drogo-interagado restas administreblaj, tiam ĉi-komponaĵoj reprezentas veran ekspansion de la antifunga arsenalo.[5]

Klasado de la azoloj redakti

Laŭ la nombro de la heteroatomoj, la azoloj klasiĝas en:

Tipe azolaj strukturoj redakti

Azoloj ununitrogenaj redakti

Azoloj kun nitrogenatomoj kaj oksigenatomoj redakti

Azoloj kun nitrogenatomoj kaj sulfuratomoj redakti

Literaturo redakti

Kunrilataj kemiaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. English-Esperanto Chemical Dictionary, Dr. D. R. Duncan, Brita Esperanto Asocio
  2. Drug Interactions in Infectious Diseases Stephen C. Piscitelli, Keith A. Rodvold
  3. Kucers' The Use of Antibiotics Sixth Edition: A Clinical Review of ..., M Lindsay Grayson, Suzanne M Crowe, James S McCarthy, John Mills, Johan W Mouton, S Ragnar Norrby, David L Paterson, Michael A Pfaller
  4. Annual Reports in Medicinal Chemistry, Volume 41
  5. Wiley Online Library