Benzotriazolo

kemia kombinaĵo
Benzotriazolo
Benzotriazolo
Plata kemia strukturo de la Benzotriazolo
Benzotriazolo
Tridimensia strukturo de la Benzotriazolo
Kemia formulo
C6H5N3
CAS-numero-kodo 95-14-7
ChemSpider kodo 6950
PubChem-kodo 7220
Merck Index 14,1108
Fizikaj proprecoj
Aspekto Blanka solido
Molmaso 119.127 g·mol−1
Denseco 1.36 g cm−3
Fandpunkto 99 °C
Bolpunkto 350 °C
Ekflama temperaturo 170 °C
Acideco (pKa) 8.2
Solvebleco Akvo:
  • 25 g/L
Mortiga dozo (LD50) 560 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
Risko R20/22 R36 R52/53
Sekureco S26 S36/37 S45 S61
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302, H319, H332
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P411, P412, P264, P270, P273, P273, P280, P301+310, P305, P305+351+338, P330, P337+313, P338, P351, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

BenzoTriAzoloBTA estas heterocikla duringa komponaĵo enhavante tri nitrogenatomojn. Ĉi-aromata komponaĵo estas senkolora aŭ blanka polara solido kaj estas grupo de alte eksplodemaj materialoj tre malstabilaj antaŭ varmo, frotado aŭ ekfrapo. Benzotriazolo estas efika korodo-inhibanto kontraŭ kupro kaj ties alojoj per preventado de nedezireblaj surfacaj reagoj.

La plej stabila tavolo estas nesolvebla en akvo kaj multaj organikaj solvaĵoj. Ekzistas pozitiva kunrilato inter la dikeco de la stabila tavolo kaj la efikeco pri korodo-preventado. BTA estas uzata en konservado, aparte por la traktado de la bronza malsano.[3] La ekzakta strukturo de la Kupra BTA estas polemika kaj multaj proponoj estas proponitaj.

Benzotriazola derivaĵo havas kemiajn kaj biologiajn proprecojn tre multuzajn en la farmacia industrio. Benzotriazola derivaĵoj agas kiel agonistoj[4] de multaj proteinoj. Ekzemple, vorozolo kaj alizaprido posedas utilajn inhibajn proprecojn kontraŭ malsamajn proteinojn kaj la benzotrialozaj esteroj raportiĝas kiel efikaj mekanismoj kontraŭ akuta spira sindroma proteazo. La metodologio ne limiĝas al heterocikligo sed ĝi ankaŭ estas sukcesoplena por polinukleaj hidrokarbonidoj de etaj karboksilataj sistemoj. En fotografio, benzotriazolo uzatas ankaŭ kiel rivelanto kaj emulsia retenanto.

Literaturo redakti

Kunrilataj kemiaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. CDH[rompita ligilo]
  2. Darrant Chemicals. Arkivita el la originalo je 2017-03-04. Alirita 2017-06-18.
  3. Bronza malsano estas klorida korodo de kuprozaj artefaktoj. Origine oni kredis ke ĝi estis kaŭzata de bakterioj. Ĝi estas kontaĝa kaj povas disvastiĝi ĉefe kiam la parto afektata eniras en kontakto kun alia kupra objekto.
  4. Agonisto estas kemiaĵo kiu ligiĝas al ricevanto kaj aktivigas la ricevanton produktante biologian respondon. Kvankam la agonisto kaŭzas agon, la antagonisto blokas la agon de la agonisto kaj iu inversa agonisto kaŭzas la agon kontraŭan al tiu agonisto.