Bálint Varga (instruisto)

Bálint Varga, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Varga Bálint estis hungara instruisto, tradukisto.

Bálint Varga (instruisto)
Persona informo
Naskiĝo la  23-an de junio 1856(nun 1856-06-23)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Szentleányfalva
Morto la 16-an de septembro 1943
en  Hungara reĝlando Budapeŝto
Lingvoj hungarafranca
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Endre Gábor Varga
Okupo
Okupo tradukistoverkisto • literaturhistoriisto • gimnazia instruisto
vdr

Bálint Varga[1] naskiĝis la  23-an de junio 1856(nun 1856-06-23) en Szentleányfalva (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Sânleani en Rumanio), li mortis la 16-an de septembro 1943 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Bálint Varga maturiĝis en gimnazio en Hódmezővásárhely, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1880, post 5 jaroj li doktoriĝis. Ekde 1882 li instruis en lernejoj en Budapeŝto, sed inter 1884–1893 li havis postenon ankaŭ en pedagogia direktorejo. Escepte inter 1893-1896 li instruis en Debrecen. Li pensiuliĝis en 1922, libertempe li multe tradukis. Lia edzino naskis 3 filojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Imre Madách: Az ember tragédiája (tradukaĵo al la franca, 1882)
  • Le Sage, A sánta ördög. (tradukaĵo, 1883)
  • A franczia nyelv és nemzet megalakulása (1884)
  • Franczia beszédgyakorlatok (lernilo, 1896)
  • Német olvasókönyv középiskolák számára (lernolibro, 1897)
  • Szószedet Schiller Wilhelm Tell című drámájából (vortareto, 1904)
  • Idősebb Valois Margit angoûlèmei hercegnő navarrai királynő élete és írói működése (studo, 1932)

Fontoj redakti

Referencoj redakti