Babur

mogola imperiestro en Barato
(Alidirektita el Bâbur)

Zahir-ud-din Mohammad Babur (n. la 14-an de februaro 1483 en Andiĝono (Andizhan), nuntempe en Uzbekio - m. la 26-an de decembro 1530 en Agra, Barato), imperiestro kaj fondinto de la mogola dinastio kaj de la Mogola Imperio de Barato. Li estas ido de la mongola konkerinto Timur.

Babur
Persona informo
ظهیرالدین مُحمَّد بابُر
Naskiĝo 14-an de februaro 1483 (1483-02-14)
en Andiĝono,  Timuridoj
Morto 26-an de decembro 1530 (1530-12-26) (47-jaraĝa)
en Agra,  Mogola Imperio
Tombo Gardens of Babur vd
Religio islamo vd
Lingvoj Ĉagatajapersaarabauzbeka vd
Familio
Dinastio Baburidoj vd
Patro Umar Shaikh Mirza II vd
Patrino Qutlugh Nigar Khanum vd
Gefratoj Khanzada Begum vd
Edz(in)o Aisha Sultan Begum • Mubarika Yusufzai • Maham Begum • Masuma Sultan Begum • Zainab Sultan Begum vd
Amkunulo Baburi Andijani vd
Infanoj Mirza Hindal • Gulbadan Begum • Humajun • Kamran Mirza • Askari Mirza • Fakhr-un-Nissa • Gulchehra Begum • Altun Bishik • Masuma Sultan Begum • Gulrukh Begum vd
Profesio
Okupo poeto • aŭtobiografo • monarkoverkisto vd
Aktiva en Mogola Imperio vd
Verkado
Verkoj Baburnama vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto de Babur en mogola miniaturo.

Vivkuro redakti

Babur, t.e. "tigro", naskiĝis en la urbo Andiĝano en nuna Uzbekio. Li estis filo de Umar Ŝejko, reĝo de Fergano. Pro la morto de sia patro, Babur surtroniĝis en 1495 kiam li estis nur 12jaraĝa. Malgraŭ la intenco preni la povon de pluraj onkloj liaj, Babur restis kiel firma suverenulo.

Lia filo Humajun iĝis la dua mogola imperiestro.

Verko "Baburnama" redakti

Por la pli postaj Mugol-imperiestroj, la Baburnama formis la bazon por ilia mondkoncepto kaj ideologio. La nepo de Babur (Akbar la Granda), tradukigis la libron Baburnama el la ĉagataja[1] en la persan, la kortegan lingvon de la mugoloj.

Babur ankaŭ priskirbis la idealajn kvalitojn de monarko: virto, edukado, vereco, humaneco kaj digno.

Referencoj redakti

  1. Malnova uzbeka lingvo

Vidu ankaŭ redakti