Békéssámson
Békéssámson (bEkEŝŝAmŝon) estas vilaĝo en Hungario, en departemento Békés, en subregiono de Orosháza. La nomo signifas Békés-Ŝimŝono (=figuro el Biblio).
Bazaj informoj redakti
- Areo: 71 km²
- Loĝantaro: 2620
- Poŝtkodo: 5946
- Telefonprefikso: 68
Situo redakti
Békéssámson situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo, Tótkomlós estas proksime.
Historio redakti
Pli frue avaroj loĝis tie. Post la hungara ŝtatfondiĝo la komunumo havis preĝejon. La tataroj en 1241, la turkoj en 1552 detruis la vilaĝon. En 1825 katolika en 1872 kalvinana preĝejoj konstruiĝis.
Ne menciitaj vilaĝservoj estas kuracejo, apoteko, lernejo, infanĝardeno, poŝto.
Akcidento redakti
En 1963 rumana flugmaŝino veninta el Munkeno katastrofiĝis. Ĉiuj mortis, precipe germanoj, kiuj estis irantaj al la marobordo.