Béla Ángyán

biografio pri hungara politikisto

Béla Ángyán [AndjAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ángyán Béla estis hungara advokato, subministro, parlamenta deputito. Lia nobela antaŭnomo estis vörösberényi [voroŝbeEnji] ekde 1910.

Béla Ángyán
Persona informo
Naskonomo Ángyán Béla János Zoltán
Naskiĝo 10-an de marto 1885 (1885-03-10)
en Budapeŝto
Morto 30-an de decembro 1959 (1959-12-30) (74-jaraĝa)
en Pécs
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Béla Ángyán
Frat(in)o János Ángyán
Okupo
Okupo politikistoadvokato
vdr

Béla Ángyán[1] naskiĝis la 10-an de marto 1885 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de julio 1945 en Budapeŝto (laŭ alia informo li mortis la 30-an de decembro 1959 en Pécs).

Biografio redakti

Béla Ángyán maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li studis juron en Berlino kaj Scienca Universitato de Budapeŝto. En la lasta universitato li akiris juran diplomon en 1911, post 2 jaroj advokatan diplomon, poste li malfermis advokatan atelieron en Budapeŝto. En 1914 li batalis en la mondomilito, sed pro vundiĝo li ne plu batalis. Depost 1918 li komencis politikadi kaj aliĝis al rondo de István Bethlen. Dum la Hungara Sovetrespubliko li estis arestita kelkajn semajnojn, poste li vojaĝis al Vieno. Hejmenveninta li denove estis advokato, sed en 1922 li ricevis politikan postenon de István Bethlen. Li estis subministro (1927-1931), parlamentano (1926–1939). Li edziĝis en 1912. Kelkfoje li komponadis.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Délibáb hercegnő (opereto, prezentita en Budapeŝto (1921) kaj Varsovio (1923)
  • marŝo de futbala klubo MTK

Fontoj redakti

Referencoj redakti