Béla Babiczky

hungara bibliotekisto, universitata instruisto

Béla Babiczky [babicki], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Babiczky Béla, estis hungara bibliotekisto, altlerneja instruisto.

Béla Babiczky
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1919 (1919-03-12)
en Debrecen
Morto 18-an de marto 2004 (2004-03-18) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo bibliotekisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Béla Babiczky[1][2] naskiĝis la  12-an de marto 1919(nun 1919-03-12) en Debrecen, li mortis la 18-an de marto 2004 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Béla Babiczky maturiĝis en benediktana gimnazio en Esztergom en 1937, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1941. Samtempe li akiris reĝisoran diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo, krome en 1946 filozofian diplomon en Universitato Péter Pázmány. Post la unua diplomo li estis vicreĝisoro en filmoj kaj teatraĵoj. En la lernojaro 1942 helpe de stipendio li studis en altlernejo pri filmoj. Hejmenveninta li sodatiĝis, fine li estis militkaptito. Inter 1947–1949 li estis kulturisto en societo, en 1950 li akiris bibliotekistan licencon, poste li laboris 2 jarojn en tutlanda biblioteka centro. Li estis asistanto (1952–1957), lektoro (1958–1975), docento (1976–1984), ankaŭ katedrestro (1978–1980) en Scienca Universitato Loránd Eötvös, krome inter 1960-1965 li havis postenon en Tutlanda Biblioteko Széchényi. Lia ĉefa laboro estis uzi la Universalan Decimalan Klasifikon, fine li pensiuliĝis en 1984. Lia filo naskiĝis en 1946. Li ricevis premiojn inter 1985-1999.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Rozsnyai Kálmánné Dapsy Gizella költői munkássága. (disertaĵo, 1946)
  • Dokumentációs nyilvántartás: címleírás, katalógusfajták, katalógushálózat. (1953)
  • Könyvtári osztályozás. (2 volumoj, studenta lernolibro, 1957; 3-a tralaborita eldono: 1960)
  • Mikrofilmezés, dokumentációs fényképezés. (kunaŭtoro, 1965)
  • Bevezetés a könyvtári osztályozás elméletébe és gyakorlatába. (studenta lernolibro, 1975; 6-a eldono: 1991)
  • Bevezetés az információkereső nyelvek elméletébe és gyakorlatába. (kunaŭtoro, 1998)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti