Béla Balogh (reĝisoro)

Béla Balogh [balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Béla estis hungara reĝisoro, scenaristo, produktoro. Lia nobela antaŭnomo estis galántai, lia avo estis István Balog (aktoro), lia edzino estis Margit Kornai.

Béla Balogh
Persona informo
Naskonomo Balogh Béla
Naskiĝo la  1-an de januaro 1885(nun 1885-01-01)
en Hungario Székesfehérvár (Hungario)
Morto la 30-an de marto 1945
en Hungario Szentendre? (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Gusztáv Balogh
Edz(in)o Margit Kornai
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristoaktoro
vdr

Béla Balogh [1] naskiĝis la 1-an de januaro 1885 en Székesfehérvár, li mortis la 30-an de marto 1945 en Budapeŝto (laŭ alia informo la 2-an de aprilo 1945 en Leányfalu aŭ en Szentendre).

Biografio redakti

Béla Balogh frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, kie li jam estis amatora aktoro. En 1904 li aliĝis al ĵus fondita malgranda teatro, poste li apartenis al provincaj trupoj, li estis bonvivanto kaj reĝisoro. En 1911 li revenis al Budapeŝto, kie li faris diversajn laborojn en kabaredoj. Li batalis nur jaron en la 1-a mondmilito, poste li eklaboris en filma produktejo. En 1915 li edziĝis. Inter 1920-1924 li estis filma ĉefreĝisoro, inter 1931-1933 li vivis en Berlino sen sukcesoj. En 1941 kun sia edzino li fondis filman produktejon. Tiutempe li establis aktoran lernejon, kie lernis ekzemple Vilma Bánky, Ica Lenkeffy, Lia Putty, Ilona Mattyasovszky, Géza von Bolváry, Zita Szeleczky. Resume Balogh reĝisoris 50 mutajn filmojn kaj 17 sonfilmojn.

Elektitaj reĝisoraĵoj redakti

  • Toprini nász (1917, ankaŭ scenaristo)
  • Elnémult harangok (1921)
  • Havi 200 fix (1936)
  • Ópiumkeringő (1943, ankaŭ scenaristo, komponisto kaj produktoro)

Elektitaj filmoj, kie li estis produktoro redakti

  • Lotti ezredesei (1916)
  • Ne kérdezd, ki voltam (1941, ankaŭ scenaristo)
  • Isten rabjai (1942)

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Ágyú és harang (1915)
  • Lotti ezredesei (1916)
  • Az elítélt (1916)

Elektitaj scenarlibroj redakti

  • A Pál-utcai fiúk (1917, pli nova en 1924)
  • Fehér galambok fekete városban (1923)
  • Pergőtűzben (1937)
  • Rózsafabot (1940)

Fontoj redakti