István Balog (aktoro)

István Balog [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balog István estis hungara aktoro, dramisto, teatrestro. Lia familia nomvarianto estis Balogh. Lia nepo estis Béla Balogh (reĝisoro).

István Balog
István Balog
István Balog
Persona informo
Naskonomo Balog István
Naskiĝo la  8-an de decembro 1790(nun 1790-12-08)
en Hungario Luč (Hungara reĝlando)
Morto la 21-an de junio 1873
en Budapeŝto Aŭstrio-Hungario
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Infano Gusztáv Balogh
Okupo
Okupo aktorodramaturgoteatrestrotradukisto
vdr

István Balog [1] naskiĝis la 8-an de decembro 1790 en Hungara reĝlando en Lúcs (nuntempa Luč en Kroatio), li mortis la 21-an de junio 1873 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Balog lernis en Pécs, poste li studis juron en Universitato de Pest, sed intertempe li forlasis la universitaton. Ekde 1807 li ricevis rolojn en pluraj teatroj, sed li batalis kontraŭ Napoleono unu jaron. En 1815 en Debrecen li iĝis teatrestro de migranta trupo. Menciindas, ke lia trupo aranĝis la unuan hungarlingvan spektaklon en Pécs en 1818 kaj lia trupo inaŭguris la lokan teatron en Székesfehérvár en la sama jaro. En 1831 pro epidemio pri ĥolero la trupo bankrotiĝis, inter 1832-1838 li estis denove migranta aktoro. En 1839 li aliĝis al Hungara Teatro (Pest), sed en la sekva jaro li forlasis la scenejon kaj samloke li faris administrajn kaj teknikajn laborojn. Li pensiuliĝis en 1854, tamen poste li faris kasistan servon. Li edziĝis dufoje, li havis 4 gefilojn.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj teatraj verkoj redakti

  • Cserny György (1812, prezentita ankaŭ serbe)
  • Tündér Ilona (1827)
  • Lúdas Matyi (1838)

Aliaj laboroj redakti

Fontoj redakti