Béla Málnai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Málnai Béla estis hungara arkitekto, dekoraciisto. Lia origina familia nomo estis Manheimer.

Béla Málnai
Persona informo
Naskonomo Manheimer Béla
Naskiĝo 14-an de decembro 1878 (1878-12-14)
en Budapeŝto
Morto 31-an de aŭgusto 1941 (1941-08-31) (62-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Frat(in)o Mihály Málnai
Okupo
Okupo arkitekto • teatra dekoraciisto
vdr

Béla Manheimer[1] naskiĝis la 14-an de decembro 1878 en Budapeŝto, li mortis la 31-an de aŭgusto 1941 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Málnai devenis el juda familio. Li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1901. Jam dum la studentaj jaroj kaj iom poste li estis desegnisto de Ödön Lechner, baldaŭ ĉe Béla Lajta. En 1903 li memstariĝis, sed inter 1907-1913 li laboris kune kun Gyula Haász, poste kun Gyula Tálos. Dum la Hungara Sovetrespubliko li instruis en la teknikuniversitato, sed en 1921 li estis forigita el la universitato, tial Málnai inter 1920 kaj 1926 kreis pli ol 50 teatrajn dekoraciojn en Gaja Teatro. Li edziĝis en 1912.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

  • ludomo, Budapeŝto (1906)
  • banko (lia ĉefverko), Budapeŝto (1912)
  • ludomo, Budapeŝto (1927)
  • ludomo, Budapeŝto (1938)

Elektitaj dekoracioj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti