Béla Paulini
Béla Paulini, laŭ hungarlingve kutima nomordo Paulini Béla estis hungara verkisto, ĵurnalisto, ilustristo, karikaturisto.
Béla Paulini | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 20-an de junio 1881 en Csákvár | |
Morto | 1-an de januaro 1945 (63-jaraĝa) en Baj | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Memorigilo | ||
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto libretisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Béla Paulini [1] naskiĝis la 20-an de junio 1881 en Csákvár, li mortis la 1-an de januaro 1945 (laŭ alia informo la mortotago estas la 17-a) en Baj (Hungario).
Biografio
redaktiBéla Paulini lernis en Székesfehérvár, poste en Budapeŝto. En la frua 19-a jarcento li estis karikaturisto en pluraj gazetoj. Baldaŭ li verkis fabelojn, li kolektis ilin en volumoj, samtempe li desegnis la ilustrojn. Lia ĉefverko (kune kun Zsolt Harsányi) estas la jam konata historio de Háry János, poste Zoltán Kodály komponis la muzikon. En 1931 li estis fondinto de movado pri la popolaj konvencioj (ankaŭ popolaj dancoj). Inter 1934 kaj 1944 li redaktis la movadan revuon. Li estis nomumita kabineta ĉefkonsilisto en 1943. Dum la nazia erao li plene retiriĝis, poste li sinmortis.
Elektitaj verkoj
redakti- Emlékirataim (1914)
- Háry János (1926)
- A madárkocsi (fabelaro, 1938)
- A 10 esztendős Gyöngyösbokréta (1940)
Elektitaj scenarlibroj
redakti- Gyöngyösbokréta (1933, mallonga filmo)
- Magyar táncok és népszokások (1939, mallonga filmo)
- Háry János (1941, kun Zsolt Harsányi)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Baj
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio Arkivigite je 2017-08-06 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto