Béla Radnai (skulptisto)
Béla Radnai, laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plena nomo Radnai Béla József estis hungara skulptisto, karikaturisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Rausch [raŭŝ] ĝis 1899.
Béla Radnai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rausch Béla |
Naskiĝo | la 23-an de majo 1873 en ![]() |
Morto | la 21-an de novembro 1923 en ![]() |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 21/2-1-66/67 ![]() |
Okupo | |
Okupo | skulptisto karikaturisto ![]() |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/08/Isaszeg-honved_emlekmu.jpg/220px-Isaszeg-honved_emlekmu.jpg)
Béla Radnai [1] naskiĝis la 23-an de majo 1873 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 21-an de novembro 1923 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiBéla Radnai studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo, poste en Reĝa Belarta Altlernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Antal Loránfi, Alajos Stróbl, Bertalan Székely kaj Károly Lotz. Inter 1895 kaj 1903 li lernis kaj kreis apud János Fadrusz. Tiutempe li ofte desegnadis karikaturojn, sed estis pli gravaj liaj statuoj, monumentoj, ornamskulptaĵoj. Li instruis en la menciita Belarta Altlernejo. Depost Traktato de Trianon kelkaj liaj skulptaĵoj estis detruitaj. Li edziĝis dufoje.
Elektitaj skulptaĵoj
redakti-
monumento en Szolnok
- Sándor Petőfi (Pozsony 1911, malkonstruita, poste dufoe rekonstruita)
- Mihály Vörösmarty (1866, Székesfehérvár)
- ornamskulptaĵoj en Parlamentejo (Budapeŝto)
- ĝenroskulptaĵoj pri infanoj
- "Dr. Szegvári László" (1911, plateto el bronzo)