Béla Tóth (bestokuracisto)

Béla Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Béla estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Béla Tóth
Persona informo
Naskiĝo la  27-an de decembro 1915(nun 1915-12-27)
en Hungario Torontálsziget (Hungara reĝlando)
Morto la 30-an de januaro 1996
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
vdr

Béla Tóth[1] naskiĝis la 27-an de januaro 1915 en Torontálsziget (Hungara reĝlando, nuntempa Sakule en Serbio), li mortis la 30-an de januaro 1996 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Tóth maturiĝis en gimnazio en Makó en 1934, poste li akiris bestokuracistan diplomon en veterinara fakultato de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1939, post 2 jaroj li doktoriĝis. Li estis bestokuracisto en cxevalaro de Mezőhegyes en 1939, poste privata bestokuracisto en Maroslele, pli poste asistanto en la fakultato. Intertempe li batalis dum la 2-a mondmilito, kies fino li estis militkaptito en Sovetunio ĝis 1948. Hejmenveninta li havis postenojn en la Ministerio pri agrikulturo (Hungario) (1948–1952) kaj uzino pri vakcinoj (1952–1956). Li apogis la hungaran revolucion, tial poste li estis poste nur vicuzinestro (1957–1969). Li kandidatiĝis en 1961 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Intertempe li estis konsilisto en Britio en la jaroj 1965 kaj 1966, en Mongolio en 1973 kaj 1974. Li multe strebis por halti la peston inter la kortobirdoj. Li ricevis unufoje medalon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A kérődző állatoknak szájon át beadott gyógyszerek útja a felszívódásig (disertajxo, 1941)
  • A juhrühösség leküzdése és a HCH- szerek alkalmazása (1951)
  • A B12-vitamin szerepe a baromfitenyésztésben és nevelésben (1958)
  • Vizsgálatok a baromfipestis elleni védekezés tökéletesítésére megelőző védőoltásokkal (disertajxo, 1960)
  • A bárányok szív- és vázizom-elfajulásának gyógykezelése szelénsókkal (kunaŭtoro, 1965)
  • Outbreak of Duck Plague in Thailand (1978, ankaux hispane kaj vjetname)
  • A Marek-féle betegség elleni védekezés (kunaŭtoro, 1982).

Fontoj redakti

Referencoj redakti