Béla Ternovszky
Béla Ternovszky [ternovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ternovszky Béla estis hungara reĝisoro pri desegnofilmoj, animaciisto, koresponda membro de Hungara Arta Akademio (2015). Lia nobela antaŭnomo estis kelemenfalvi.
Béla Ternovszky | |
---|---|
Béla Ternovszky | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de majo 1943 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Marxizmus-Leninizmus Esti Egyetem |
Okupo | |
Okupo | reĝisoro • animaciisto • filmreĝisoro • loka politikisto • scenaristo |
Béla Ternovszky[1][2] naskiĝis la 23-an de majo 1943 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Béla Ternovszky maturiĝis en industriarta gimnazio en sia naskiĝurbo en 1961, poste li estis desegnisto pri desegnofilmoj en la filma produktejo. Intertempe en 1964 li akiris estetikan diplomon en vespera instruado. Baldaŭ li jam estis planisto pri filmaj movoj, poste jam reĝisoris. En 1979 li laboris en televido en Okcidenta Germanio. En 1995 li estis kunposedanto de filma firmao, en 2003 li pensiuliĝis. Li ricevis premiojn ekde 1983, fine premion Kossuth en 2022. Li edziĝis en 1968, ili havas 3 filinojn.
Liaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti
- Dióbél királyfi (escepte nur desegnisto, 1963)
- Modern edzésmódszerek (1970)
- Gusztáv (serio, kunreĝisoro, 1976-1977)
- Macskafogó (1986)
- Egérút (1999)
- Macskafogó 2. – A sátán macskája (2007)
Vidu, aŭdu ankaŭ redakti
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2022-01-28 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- [2]