Březina (distrikto Svitavy)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Březina

Municipo Březina situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, 9 km okcidente de urbo Jevíčko kaj 17 km oriente de urbo Březová nad Svitavou. Vivas ĉi tie 321 loĝantoj (2023).

Březina
municipo
Konstruaĵo de municipa ofico, poŝto kaj municipa biblioteko
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Březina
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Jevíčko
Historia regiono Moravio
Rivero Malonínský potok
Situo Březina
 - alteco 420 m s. m.
 - koordinatoj 49° 39′ 06″ N 16° 36′ 23″ O / 49.65167 °N, 16.60639 °O / 49.65167; 16.60639 (mapo)
Areo 11,63 km² (1 163 ha)
Loĝantaro 321 (2023)
Denseco 27,6 loĝ./km²
Unua skribmencio 1365
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 23 ĝis 569 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577871
Katastraj teritorioj 2
Partoj de vilaĝo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Březina (Svitavy District)
Retpaĝo: brezina.imunis.cz/
Portalo pri Ĉeĥio

Partoj de la komunumo redakti

Al la komunumo apartenas vilaĝoj:

  • Březina
  • Šnekov

Historio redakti

Origine Březina estis verŝajne ĉeĥa vilaĝo, sed dum koloniigo ĝi estis germanigita. Unue ĝi estas menciita en la jaro 1365 sub nomo Bripper kiel parto de sinjorejo Moravská Třebová. Nomo de la vilaĝo ŝanĝiĝis, ĝi estis Brzezyna, Bryzen, Brzezina, Briesen, Priessen, Brisen, Březina.

Ĝis la jaro 1882 kaj nove de la jaro 1960 estas parto de la komunumo Březina ankaŭ vilaĝo Šnekov. La unua skriba mencio pri Šnekov estas el la jaro 1464, kiam ĝi nomiĝis Dorfflik kaj estis parto de sinjorejo Moravská Třebová. La nomo ankaŭ ŝanĝiĝis - Derflík, Schnockendorffle, Schnekendorf, Dorfel, Šnekow kaj Šnekov.

Ambaŭ vilaĝoj estas prezentitaj en blazono de la komunumo per betulaj folioj (betulo = ĉeĥe bříza, Březina) kaj per helika konko (heliko = ĉeĥe šnek, Šnekov).

Vidindaĵoj redakti

En Březina estas baroka kapelo de Sanktaj Roĥo kaj Sebastiano kun prismoforma tureto kaj bulba kupolo, kiu devenas el la jaro 1715 kaj estis rekonstruita en la jaro 1853. Pluaj interesaĵoj estas malnova ŝtona paciĝa kruco el la 17-a jarcento kaj statuo de Sankta Johano Nepomuka.

En Šnekov estas kapelo de Sankta Johano Nepomuka kaj ŝtona krucifikso.

En ambaŭ vilaĝoj estas parte konservitaj originaj bienetoj, ofte ĉarpentitaj, en ĉirkaŭaĵo kelkaj krucifiksoj kaj sakraj plastikaĵoj.

Turismo redakti

Malantaŭ la vilaĝo estis konstruita natura naĝejo, somere multe uzata.

Tra ambaŭ vilaĝoj gvidas cikloturisma traceo el Křenov al valbaraĵo Letovice.

Eksteraj ligiloj redakti