Rudná (distrikto Svitavy)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rudná

Municipo Rudná situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 9 km oriente de urbo Březová nad Svitavou. Vivas ĉi tie 140 loĝantoj (2023). Al la vilaĝo ni venos post deflankiĝo el ŝoseo n-ro 43 (E461) en Brněnec al nordoriento kaj veturo ĉirkaŭ 4 km.

Rudná
municipo
Rudná
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Rudná
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Moravio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Chrastovský potok
Situo Rudná
 - alteco 537 m s. m.
 - koordinatoj 49° 39′ 22″ N 16° 34′ 15″ O / 49.65611 °N, 16.57083 °O / 49.65611; 16.57083 (mapo)
Areo 6,61 km² (661 ha)
Loĝantaro 140 (2023)
Denseco 21,18 loĝ./km²
Unua skribmencio 1365
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 04
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578703
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rudná (Svitavy District)
Retpaĝo: www.rudnasy.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Březová nad Svitavou, Brněnec, Březina, Janůvky, Želivsko, Pohledy kaj Slatina.

Historio redakti

La unua skriba mencio pri la komunumo devenas el la jaro 1365. En pasinteco tio estis du memstaraj vilaĝoj, Dolní Rudná (Malsupra Rudná, germane Nieder Rauden), kiu apartenis al estinta distrikto Moravská Třebová kaj Horní Rudná (Supra Rudná, germane Ober Rauden), kiu apartenis al la distrikto Svitavy. Nuntempe ĝi estas kunigita en unu tutaĵon, apartenanta al la distrikto Svitavy. Post ellandigo de la germana loĝantaro en la jaro 1946 venis ĉi tien novaj setlantoj el suda Moravio.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869519
1880591
1890694
1900626
1910611
1921518
JaroLoĝantoj
1930498
1950265
1961285
1970276
1980239
1991200
JaroLoĝantoj
2001200
2014174
2016170
2017172
2018168
2019163
JaroLoĝantoj
2020159
2021144
2022149
2023140

Blazono redakti

Blazono de la vilaĝo devenas el simbolaro sur sigelo de Horní Rudná. Estas sur ĝi falĉilo, ministaj marteloj kaj ŝpato. La blazono estas oblikve dividita en du kampojn, la verda kaj falĉilo simbolas terkulturadon kaj arbaran mastrumadon kaj la nigra kun ministaj iloj simbolas minadon.

Naturo kaj turismo redakti

Norde de la vilaĝo estas Prostřední vrch (575 m s.m.) kaj sude Chvalka (618 m s.m.). Trans la vilaĝo gvidas ruĝa turisma signaro kaj signita cikloturisma traceo. La turisma signaro gvidas al Hřebeč, Jablonné nad Orlicí, Králíky kaj Králický Sněžník.

Aŭtobusa konekto estas kun Moravská Chrastavá.

Eksteraj ligiloj redakti