Janůvky

Municipo Janůvky situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, 11 km nordoriente de urbo Březová nad Svitavou kaj 13 km okcidente de Jevíčko. Ĝi estas tre malgranda vilaĝo kun 63 loĝantoj (2023), trovebla sub montetoj de Svitavy montetaro.

Janůvky
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Janůvky
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Moravská Třebová
Historia regiono Moravio
Situo Janůvky
 - alteco 476 m s. m.
 - koordinatoj 49° 40′ 27″ N 16° 35′ 13″ O / 49.67417 °N, 16.58694 °O / 49.67417; 16.58694 (mapo)
Areo 3,12 km² (312 ha)
Loĝantaro 63 (2023)
Denseco 20,19 loĝ./km²
Unua skribmencio 1308
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 569 43
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578142
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Janůvky
Retpaĝo: www.obecjanuvky.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La vilaĝo estis fondita dum germana koloniigo de ĉi tiu regiono kaj antaŭ la Dua Mondmilito ĝi estis germana komunumo. Ĉeĥa nomo iom ŝanĝiĝis, estis Janušov, Janůšov, Janůvky, germane Johnsdorf.

La unua skriba raporto pri Janůvky estas el la jaro 1365, kiam ĝi estis parto de la sinjorejo Moravská Třebová.

De la duono de 19-a jarcento ĝis komenco de la 20-a jarcento oni minis ĉi tie brunan karbon, ardorezistan argilon kaj argiloŝtonon.

Turismo redakti

Norde de la vilaĝo troviĝas vasta arbaro nomata Janůvecké čihadlo (Birdlogejo de Janůvky).

Tra Janůvky kondukas loka signita cikloturisma traceo n-ro 104 el Brněnec al Křenov.

Proksime de la vilaĝo transiras ruĝa turisma signaro de fervoja stacio en Březová nad Svitavou al Hřebečský montodorso, Anenská Studánka, Jablonné nad Orlicí, Králíky kaj Králický Sněžník.

Eksteraj ligiloj redakti