Jablonné nad Orlicí

Jablonné nad Orlicí estas urbeto kaj somerrestadejo en Ĉeĥio, situanta en Regiono Pardubice, en valo de rivero Tichá Orlice, 14 km de urbo Žamberk. Vivas ĉi tie 3 023 loĝantoj (2023).

Jablonné nad Orlicí
germane Gabel an der Adler
urbo
Jablonné celk DSCN0628.JPG
Jablonné nad Orlicí de sude
Flag of Jablonne nad Orlici CZ.svg
Flago
Jablonné nad Orlicí coat of arms.jpg
Blazono
Oficiala nomo: Jablonné nad Orlicí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Žamberk
Historia regiono Bohemio
Montaro Suborlica montetaro
Rivero Tichá Orlice
Situo Jablonné nad Orlicí
 - alteco 421 m s. m.
 - koordinatoj 50° 01′ 43″ N 16° 36′ 15″ O / 50.02861 °N, 16.60417 °O / 50.02861; 16.60417 (mapo)
Katastro 4,37 km² (437 ha) Jablonné nad Orlicí
Loĝantaro 3 023 (2023)
Denseco 691,76 loĝ./km²
Unua skribmencio 1093
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 64
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 580376
Katastraj teritorioj 1
Partoj de urbo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Jablonné nad Orlicí
Retpaĝo: www.jablonneno.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio
Ĉefplaco
Preĝejo de sankta Bartolomeo

HistorioRedakti

En la jaro 1304 unuafoje estas menciata vilaĝo Gablona, kiu evoluis el doganejo sur vojo el Bohemio al Kladsko. La vilaĝo apartenis al monaĥejo de Zbraslav, pli malfrue ĝi estis posedaĵo de nobelaj familioj. Ĉi tie kreskis produktado de brosoj kaj fadenbutonoj. Jablonné akiris urbajn rajtojn en la jaro 1906 kaj en ties centro konserviĝis kelkaj valoraj domoj.

MemorindaĵojRedakti

Sur la kvadrata ĉefplaco, proklamita kiel urba monumentzono, situas pluraj malfrubarokaj domoj kaj du ĉarpentitaj konstruaĵoj kun tipaj gabloj, kaj pestokolono el 1748.

En plialtigita situo situas preĝejo de Sankta Bartolomeo el la jaro 1683 kaj rekonstruita en 1725 konstruita sur loko de pli malnova lignokonstruaĵo el la 14-a jarcento. Kune kun granda unuetaĝa paroĥejo ĝi kreas valoran barokan tuton.

Ponto trans la rivero Tichá Orlice portas statuojn de Sankta Johano Nepomuka kaj Sankta Floriano.

En la urbo eblas trovi ankaŭ naturmemoraĵon - kverkon, kies perimetro estas 480 cm, alteco 18 m kaj ĝia aĝo estas taksata al 560 jaroj.

Famaj personojRedakti

El Jablonné devenis episkopo de Bohemiaj Fratoj Petr Figulus Jablonský, kiu estis bofilo de Johano Amoso Komenio.

Tie ankaŭ naskiĝis la E-o eldonisto Antonín Pražák.

Eksteraj ligilojRedakti