Bajza utca (metrostacio)

stacio de la metroo de Budapeŝto

La Bajza utca (=strato Bajza) estas stacio de la M1 metrolinio en Budapeŝto. La stacio troviĝas sub la krusto de Avenuo Andrássy. La nomo venis de la strato Bajza, kiu kruciĝas ĉe la haltejo, (József Bajza estis signifa poeto, teatrestro). La metrolinio apartenas al Monda heredaĵo ekde 2002, kiel parto de Avenuo Andrássy.

Bajza utca
Perono de stacio "Bajza utca"
Perono de stacio "Bajza utca"
metrostacio • subtera stacio
Situo
Lando Hungario Hungario
Urbo Budapeŝto
Geografia situo 47° 30′ 40″ N, 19° 4′ 20″ O (mapo)47.511119.0722Koordinatoj: 47° 30′ 40″ N, 19° 4′ 20″ O (mapo)
Bajza utca (Budapeŝto)
Bajza utca (Budapeŝto)
DEC
Bajza utca
Bajza utca
Bajza utca
Situo de Bajza utca
Map
Bajza utca
Ecoj
Tipo subkrusta
Kajoj 2 flankaj
Historio
Malfermo 1896
Administrado kaj utiligado
Proprietulo Metroo de Budapeŝto
Trafikanto BKV
Linio
Antaŭa stacio Posta stacio
Kodály körönd Hősök tere
vdr
Tabulo pri la haltejo ĉe la trotuaro

Historio redakti

Tiu metrostacio estis konstruita en 1896 pro miljara datreveno de alveno de la hungaraj triboj al la Karpata baseno. Pli frue oni volis konstrui tramon, sed pro beleco de la avenuo la tramo "kaŝiĝis" sub la teron. La konstruado estis simpla: oni elfosis la teron, poste oni muntis la relojn sube kaj la elektran relon pli supre, oni faris la betonajn murojn, fine oni kovris la elfosaĵon. Komence super la ŝtuparejoj oni konstruis po unu dometojn, kiujn post jaroj oni malkonstruis. En 1941 plena Hungario ŝanĝis la trafikan direkton al la dekstra flanko, tamen la subtera tramo restis laŭ la maldekstra sistemo ĝis 1973. En 1970 ekfunkciis jam la vera metroo, tial ĉi tiu linio estis nomita jam metrolinio, ja ĝi trafikas sub la tero, pli precize sub la krusto. En 1973 kaj 1995 plenaj renovigaj laboroj okazis.

Stacio redakti

La stacio estas alirebla laŭ po unu ŝtuparejoj. Komence ili estis kovritaj per dometoj, post jaroj ili estis malkonstruitaj. En la peronoj la muroj estas kovritaj per blankaj kaheloj. Feraj kolonoj tenas la plafonon. Dekomence en la peronoj estis lignaj budoj, kie estis aĉeteblaj la biletoj (vidu la foton!). Post jardekoj jam aŭtomatoj servas pri tio, tamen la budoj ankaŭ nun estas videblaj.

Kontaktoj redakti

 
Biciklomarŝo ĉe la haltejo (maldekstre la flava balustrado estas ŝtuparejo de la haltejo)

La pasaĝeroj havas trafikan kontakton al sola aŭtobuso-linio. Luterana gimnazio, Luterana alea kirko (Budapeŝto-Erzsébetváros) kaj ambasadorejo de Pollando estas tre proksime.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti