Kodály körönd (metrostacio)
La Kodály körönd [kodAj korond] (=placo Kodály) estas stacio de la M1 metrolinio en Budapeŝto. La stacio troviĝas sub la krusto de Avenuo Andrássy. La nomo venis de la la impona ronda placo, komence nomata nur Körönd. Baldaŭ la placo prenis la nomon de Zoltán Kodály, samtempe la metrostacio. La metrolinio apartenas al Monda heredaĵo ekde 2002, kiel parto de Avenuo Andrássy.
Kodály körönd | |||||||
Unu el la kajoj de stacio "Kodály körönd" | |||||||
metrostacio • subtera stacio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Situo | |||||||
Lando | Hungario | ||||||
Urbo | Budapeŝto | ||||||
Geografia situo | 47° 30′ 34″ N, 19° 4′ 12″ O (mapo)47.509419.07Koordinatoj: 47° 30′ 34″ N, 19° 4′ 12″ O (mapo) | ||||||
| |||||||
Ecoj | |||||||
Tipo | subkrusta | ||||||
Kajoj | 2 flankaj | ||||||
Historio | |||||||
Malfermo | 1896 | ||||||
Administrado kaj utiligado | |||||||
Proprietulo | Metroo de Budapeŝto | ||||||
Trafikanto | BKV | ||||||
| |||||||
Historio
redaktiTiu metrostacio estis konstruita en 1896 pro miljara datreveno de alveno de la hungaraj triboj al la Karpata baseno. Pli frue oni volis konstrui tramon, sed pro beleco de la avenuo la tramo "kaŝiĝis" sub la teron. La konstruado estis simpla: oni elfosis la teron, poste oni muntis la relojn sube kaj la elektran relon pli supre, oni faris la betonajn murojn, fine oni kovris la elfosaĵon. En 1941 plena Hungario ŝanĝis la trafikan direkton al la dekstra flanko, tamen la subtera tramo restis laŭ la maldekstra sistemo ĝis 1973. En 1970 ekfunkciis jam la vera metroo, tial ĉi tiu linio estis nomita jam metrolinio, ja ĝi trafikas sub la tero, pli precize sub la krusto. En 1973 kaj 1995 plenaj renovigaj laboroj okazis.
Kajo
redaktiAmbaŭ kajoj havas po unu ŝtuparejojn. En la peronoj la muroj estas kovritaj per blankaj kaheloj. Feraj kolonoj tenas la plafonon. Dekomence en la peronoj estis lignaj budoj, kie estis aĉeteblaj la biletoj (vidu la dekstran foton!). Post jardekoj jam aŭtomatoj servas pri tio, tamen la budoj ankaŭ nun estas videblaj.