Balatonmagyaród
Balatonmagyaród [balatonmadjarOd] estas malgranda vilaĝo kaj samtempe feriejo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Nagykanizsa.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 32 km²
- Loĝantaro: 520
- Poŝtkodo: 8753
- Telefonprefikso: 93
SituoRedakti
Balatonmagyaród situas sur ebenaĵo, laŭ bordo de Malgranda Balatono, laŭ traira flankovojo.
HistorioRedakti
La unua mencio devenis el 1308 en formo Magyarad. Dum la turka erao la vilaĝo suferis multe. En 1686 aŭstroj kaj kroatoj bruldetruis la vilaĝon. En 1924 la vilaĝo ricevis la rangon grandvilaĝo kaj samtempe iĝis bienocentro de familio Széchenyi (sEĉenji). Nuntempe rolo de la fremdultrafiko kreskiĝas.
VidindaĵojRedakti
- katolika preĝejo
- ponto (grava trapasejo en la marĉa regiono)
- bubalobredejo
- ĉirkaŭaĵo de la lago apartenas al Nacia parko Norda Balatono
FamulojRedakti
En Balatonmagyaród naskiĝis instruisto József Kolmár.