Banana sukerbirdo
Banana sukerbirdo (Coereba flaveola) estas kantobirdo el familio Traŭpedoj. Ĝi estas la sola specio en genro Cerebo (Coereba), do ne estas eraro simple nomi la birdon cerebo.
Banana sukerbirdo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Coereba flaveola (Linnaeus, 1758) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Banana sukerbirdo, angle „Bananaquit“, vivas en tropika Sudameriko norden ĝis Meksiko kaj la Karibaj insuloj. Ĝi estas malofta vizitanto de Florido, Usono.
Ĝi estas tre malgranda birdo atinganta meznombran longecon de 11 centimetroj. Ĝi havas sveltan, kurban bekon, adaptitan por preni nektaron el floroj. Kelkfoje ĝi traboras florojn de flanke, prenante la nektaron sen poleni la planton. Ĝi ne kapablas ŝvebi kiel Kolibro kaj ĉiam devas eksidi dum manĝo. Ĝi ankaŭ manĝas fruktojn kaj insektojn. Ĝi ofte vizitas ĝardenojn kaj povas fariĝi tre malsovaĝa.
La supraj partoj estas malhele griza kun nigra krono de la kapo kaj flavaj malsupraj partoj kaj trunko. La Cerebo havas atentofrapan blankan strekon je la okuloj. Seksoj estas samkoloraj.
Sur Grenado kaj Sankta Vincento la plej multaj Cereboj havas nigran plumaron, kiu indikas diverĝon disde aliaj karibaj populacioj.
La birdo konstruas globoforman neston kun enirejo tra flanka truo. Ĝi metas ĝis tri ovojn.
Bildaro
redakti-
Banana sukerbirdo en Dominika respubliko
-
Bananaj sukerbirdoj manĝas sukeron en Parc des Mamelles, Gvadelupo
-
Cerebedoj en sia nesto, duoninsulo Osa, Kostariko
-
Manĝas dolĉan siropon el birdonutrejo ĉe balkono de homa domo
-
Ĉe balkono de homa apartamento
-
Ovoj de Coereba flaveola en MHNT
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- BirdLife International (2004). Coereba flaveola. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006. La tie indikita datumbazo enhavas klarigon, kial tiu specio ne estas en danĝero.