Bangued - tagaloge Bayan ng Bangued - estas urbo (municipo) kaj katolika diocezo en Filipinoj, en insulo Luzono, en regiono Kordilera Administra Regiono, kie ĝi estas administra centro de la provinco Abrao. La loknomo signifas: vojbaro. Bangued havas 31 distriktojn.

Bangued
municipo de Filipinoj
Administrado
Poŝtkodo 2800
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 50 382  (2020) [+]
Loĝdenso 477 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 17° 36′ N, 120° 37′ O (mapo)17.5965120.6179Koordinatoj: 17° 36′ N, 120° 37′ O (mapo) [+]
Alto 57 m [+]
Areo 105,7 km² (10 570 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Bangued (Filipinoj)
Bangued (Filipinoj)
DEC
Bangued
Bangued
Situo de Bangued

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bangued [+]
vdr
La provinca administraciejo en Bangued

Geografio redakti

Bangued situas en la nordokcidenta parto de la insulo Luzono sen marbordo [1]. Laoag troviĝas 70, regiona ĉefurbo Baguio 132, Kezonurbo 327, ĉefurbo Manilo 337, Cebuurbo 885, Dabao 1291, General Santos 1369 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

En tiu areo indiĝenoj vivis, kiuj kontraŭis la kristanigon, tial ili faris vojbarojn, same en rivero. Tamen la hispanaj soldatoj enpenetris kaj en tiu loko estis establita regula komunumo en 1598, misia centro en 1615, sendependa aŭgustenana misia teritorio en 1692 kaj fariĝis la sidejo de la provinca registaro en 1861. La usona dominado komenciĝis komence de la 20-a jarcento kaj finiĝis dum la 2-a mondmilito.

 
Urbodomo
 
Katedralo

Ekonomio redakti

Bangued estas precipe agrikultura urbo (tritiko, maizo) iomete kun komerco kaj industrio. Ĉinaj komercistoj regas la komercon kaj industrion, kiu faras maltrankvilojn. Menciindas la hejmaj manfaraĵoj ĉefe el bambuoj, iomete el metaloj.

Trafiko redakti

Al Bangued kuras 3 vojoj, inter ili unu el la marbordo. En la urbo aŭtobusoj, busetoj kaj tricikloj liveras la pasaĝerojn.

Klimato redakti

Bangued situas en la ekvatora klimato. Jare pluvas po 896 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen pli ofte inter majo-oktobro. La averaĝa jara temperaturo varias inter 22-31 °C. Ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

Eduko redakti

En Bangued kolegioj, institutoj, seminario kaj akademio funkcias en alta nivelo.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans