Bank of America
La Bank of America Corporation (mallongigita kiel BofA) estas usonbazita multnacia kompanio de investa bankado kaj de financaj servoj kun sidejo en Charlotte, Norda Karolino, kun centraj oficejoj en Novjorko, Londono, Hongkongo, Mineapolo, kaj Toronto. Bank of America[1] estis formita pere de la akiro fare de NationsBank de BankAmerica en 1998. Ĝi estas la dua plej granda banko en Usono, post JPMorgan Chase.[2][3] Kiel parto de la "Kvar Granduloj", ĝi servas proksimume al 10.73% el ĉiuj usonaj bankaĵoj, en rekta konkurenco kun Citigroup, Wells Fargo, kaj JPMorgan Chase. Ties unuarangaj financaj servoj temas pri komerca bankado, administrado de riĉaĵoj kaj investiga bankado.
Bank of America | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bank of America Corporation | |||||
![]() | |||||
![]() | |||||
kredita institucio • negoco • entrepreno • publika kompanio • banko vd | |||||
Dum | 1998 - nekonata/nuntempe | ||||
Antaŭulo | FleetBoston Financial | ||||
Jura formo | publika kompanio | ||||
Fondintoj | Amadeo Giannini vd | ||||
Sidejo | Bank of America Financial Center | ||||
Lando | Usono | ||||
Estr(ar)o | Brian Moynihan | ||||
Dungitoj | 209 000 (stato: 2017) | ||||
Agokampo | kredito • asekuro • asset management • financaj servoj | ||||
ISIN-kodo | US0605051046 | ||||
Posedata de | Berkshire Hathaway • The Vanguard Group • BlackRock vd | ||||
filiaj kompanioj | Bank of America Merrill Lynch • 1st Franklin Financial • Incapital • Merrill Lynch • Endeavour Foundation • Seafirst Bank vd | ||||
Posedataj kompanioj | 108 North State Street • Bank of America Center • Bank of America Plaza • Fifth Third Center • Stephen Sondheim Theatre • Turo de Banko de Ameriko • Merrill Lynch • Bank of America Plaza • Bank of America Financial Center • TC Energy Center • Second Severn Crossing vd | ||||
| |||||
TTT | Oficiala retejo | ||||
Ĝiaj akcioj notiĝas en la Novjorka Borso kaj Tokia Akcia Borso. Nuntempe, ĝia ĉefa afergvida oficisto nomiĝas Brian Moynihan.
Notoj
redakti- ↑ En Esperanto estus Banko de Ameriko, sed fakte kun la signifo de Banko de Usono.
- ↑ Holding Companies with Assets Greater Than $10 Billion. Federal Financial Institutions Examination Council.
- ↑ Yahoo! Finance.
Bibliografio
redakti- Bonadio, Felice A. (1994). A.P. Giannini: Banker of America ("A.P. Giannini; usona bankisto"). Berkeley, Kalifornio: University of California Press, eldonejo de la Universitato de Kalifornio en Berkelio. ISBN 978-0-520-08249-6.
- Hector, Gary (1988). Breaking the Bank: The Decline of BankAmerica ("Rompi la bankon: La degenero de BankAmerica"). Boston: eldonejoj Little kaj Brown. ISBN 978-0-316-35392-2.
- James, Marquie; James, Bessie (1954). Biography of a Bank: The Story of Bank of America ("Biografio de banko: La rakonto de la Banko de Ameriko"). Novjorko: eldonejo Harper and Brothers.
- Johnston, Moira (1990). Roller Coaster: The Bank of America and the Future of American Banking ("La Banko de Ameriko kaj la estonteco de usona bankado"). Novjorko: eldonejo Ticknor & Fields.
- Josephson, Matthew (1972). The Money Lords: The Great Finance Capitalists ("La monaj lordoj: La grandaj financaj kapitalistoj"), 1925–1950. Novjorko: eldonejo Weybright and Talley.
- Lampert, Hope (1986). Behind Closed Doors: Wheeling and Dealing in the Banking World. Novjorko: eldonejo Atheneum.
- Light, Larry (la 1-an de oktobro 2007). "Money for the masses" ("Mono por la amasoj"), en la magazino Forbes.
- Monnette, Orra Eugene. Personal Papers Collection. Los-Anĝeleso, Kalifornio: Los Angeles Public Library.
- Nash, Gerald G. (1992). A.P. Giannini and the Bank of America. Norman, Oklahomo: University of Oklahoma Press, la eldonejo de la Universitato de Oklahomo.
- Yockey, Ross (1999). McColl: The man with America's money ("McColl: La viro kun la usona mono"). Atlanto: eldonejo Longstreet Press.
- Ahmed, Azam; Demirjian, Karoun (la 15-an de februaro 2007). "Credit offered to illegal residents" ("Kredito ofertita al kontraŭleĝaj loĝantoj"), en la gazeto Chicago Tribune.