Baracska (baraĉka) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Martonvásár.

Situo redakti

Baracska situas sur ebenaĵo, laŭ la fervojo kaj (malnova) ĉefvojo Budapeŝto-Balatono, la samdirekta aŭtoŝoseo M7 preteriras. Martonvásár troviĝas 4, Bicske 25 km-ojn.

Historio redakti

Pli frue romianoj loĝis tie. Post la mezepoko la turkoj faris senhoma la vilaĝon. Ekde 1850 Mihály Vörösmarty pasigis tie 3 jarojn.

La komunumo famas pri malliberejo funkcianta ekde 1945. Tie estas bieno, kie la malliberuloj laboras.

Vidindaĵoj redakti

La komunumo havas barokan kalvinanan preĝejon.

Famuloj redakti