Barbara SADOWSKA (naskiĝis la 24-an de februaro 1940 en Parizo, mortis la 1-an de oktobro 1986 en Otwock) estis pola poetino.

Barbara Sadowska
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1940 (1940-02-24)
en Parizo
Morto 1-an de oktobro 1986 (1986-10-01) (46-jaraĝa)
en Otwock
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio vd
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Familio
Infanoj Grzegorz Przemyk vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto • politika aktivisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • politika agado vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estis aktivulino de kontraŭkomunista opozicio. Printempe 1983 estis batita dum atako de "nekonataj farintoj" pro helpo-komitato al internigitaj, lokiĝanta ĉe preĝejo al Sankta Marteno en Varsovio. Baldaŭ poste ŝia filo, Grzegorz Przemyk (naskiĝis 1964) estis murdita de funkciuloj de Milicja Obywatelska (Civitana Milico).

Vivo redakti

Barbara Sadowska finis Ŝtatan Liceon de Plastikaj Artoj en Varsovio. Debutis en 1957 en gazetaro (versaĵo Mama (Panjo) en semajnrevuo "Nowa Kultura"). Ŝi estis ligita al studenta Poetika Orientiĝo Hybrydy, apartenis al Unio de Polaj Literaturistoj (1964-1983) kaj pola PEN-Klubo (ekde 1981). De la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento aktivis en kontraŭkomunista opozicio, pro kio estis persekutata de Sekureca Servo en Pola Popola Respubliko (i.a. kelkfoje arestita). Membro de Primasa Help-Komitato al Personoj Senigitaj de Libereco kaj iliaj Familioj. Arestita la 20-an de marto 1982, suspektata pri diskonigo de flugfolioj pri kontraŭŝtata enhavo. Kaŝe observata. Ŝi estas entombigita en Tombejo Powązki en Varsovio en segmento 100.

Vidu ankaŭ redakti