Malfermi la ĉefan menuon

Barbara WOOD (naskiĝis la 30-an de januaro 1947 en Warrington proksime de Liverpool, Anglio) estas usona verkistino de historiaj kortezamaj noveloj.

VivoRedakti

En infanaĝo ŝi kun la gepatroj kaj kun pli aĝa frato translokiĝis al Usono kaj ekde la jaro 1954, do ekde la aĝo de 7 jaroj, vivas en Kalifornio. Post la mezlernejo en Los-Anĝeleso ŝi aliĝis al la Universitato de Kalifornio en Santa Barbara, sed post unu jaro ĉesis la studadon kaj de tiam dek jarojn laboris en diversaj profesioj kiel sekretariino kaj klinika flegistino.

En 1976 ŝi prezentis sian unuan novelon al eldonejo. Kvankam tiu eldonejo ne akceptis publikigi la verkaĵon, la redaktisto plusendis ŝin al alia eldonisto kiu serĉis novajn aŭtorojn: Harvey Klinger iĝis eldonisto de ŝiaj romanoj ĝis la nuntempo. Ekde la jaro 1980 ŝi profesie vivtenas sin kiel verkistino. Iujn romanojn ŝi ankaŭ publikigis sub la pseŭdonimo Kathryn Harvey.

Ŝiaj romanoj origine verkitaj en la angla grandkvante vendiĝas al vasta publiko, kaj tradukigis al pli ol 30 aliaj lingvoj.