Barbaraj prozaĵoj

eldonita en la serio "Internacia mondliteraturo", volumo: 18
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Barbaraj Prozaĵoj [1] estas verketo de Prudenci Bertrana. El la kataluna tradukis ĝin Jaume Grau Casas. En 1926 Ferdinand Hirt & Sohn el Lepsiko eldonis la 60-paĝan libreton kiel volumon 18 en la serio Internacia Mondliteraturo.

Barbaraj Prozaĵoj
Barbaraj Prozaĵoj
Barbaraj Prozaĵoj
Aŭtoro Prudenci Bertrana
Eldonjaro 1926
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
Paĝoj 60
vdr

Recenzoj redakti

 
 La verkisto kun preciza observkapablo pentras scenojn el la vivo de simplaj kamparanoj. La stilo de l' traduko estas bona. 
— 1932, Totsche, L. 141., paĝo 39
 
 Kvar elĉerpaĵoj el Bertrana, kataluna verkisto. La unua majstre elvokas angoran senton per sia priskribo de vojo, kie naturo malamike insidas kaj homoj perfide krimas. La du sekvantaj vere poeziaj pentras la liberan krudan vivon meze de l' naturo, tiel preferinda je kelkaj flankoj ol la komplika ekzistado de la urboj. Kontraste al tiuj romantikaj scenoj, la lasta rakonto tre malprude diras la fiamon de publikulino al sonoristo de preĝejo. 
— 1926, Historio de Esperanto II, paĝoj 605-606
 
 Ĉi tiu kajero estas nova pruvo, kiun gravan rolon Esperanto ludas perante al la tutmondo valorajn literaturaĵojn ed el lingvoj ĝenerale ankoraŭ malmulte konataj. Cifoje ĝi prezentas al ni katalunan verkiston, kiu amplene kaj fortimprese rakontas el la kamparana vivo de sia popolo. Kun malfermitaj okuloj kaj perceptema animo li observas la naturon kaj la kreitajojn kaj scipovas rebildigi ilin kun admirinda plastikeco per lingvo eminente poezia, spite de la ekstreme proza titolo. — La Esp.- traduko estas konforme bona al la originale. Kelkaj novesprimoj postulas submarĝenan klarigon. Ni tre rekomendas la libron. 
— F. Zwach-Wien, Aŭstria Esperantisto n026 (nov 1926)
 
 La aŭtoro havas grandan specialecon en la pritrakto de kamparaj temoj, kiujn li ofte prezentas kun frap an ta krudeco. La taŭgeco de la traduko estas garantiita de la nomo de la tradukinto, kiu ne estas nova konato por la legemaj Esperantistoj. 
— Belga esperantisto n151 (sep 1927)

Referencoj redakti

  1. Stojan, Petro 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 4223, paĝo 371

Eksteraj ligiloj redakti