Barbarella (filmo)

Filmo de Roger Vadim (1968)
(Alidirektita el Barbarella)

Barbarella, poste nomita ankaŭ Barbarella: Queen of the Galaxy (Barbarella: Reĝino de la Galaksio.[1][2][3] estas sciencfikcia filmo de 1968 reĝisorita de Roger Vadim, bazita sur la franca samnoma bildliteratura serio "Barbarella" fare de Jean-Claude Forest. En la filmo stelulas Jane Fonda kiel la titoliga rolulo, nome kosmoveturanto reprezentanta de la registaro de Unuiĝinta Tero sendita trovi scienciston Durand Durand, kiu kreis armilon kiu povus detrui la homaron. Aliaj geaktoroj estis John Phillip Law, Anita Pallenberg, Milo O'Shea, Marcel Marceau, Claude Dauphin, David Hemmings kaj Ugo Tognazzi.

Barbarella
filmo
Originala titolo Barbarella
Originala lingvo angla lingvo • franca lingvo
Kina aperdato 10 okt. 1968, 11 okt. 1968, 18 okt. 1968, 21 okt. 1968, 22 okt. 1968, 24 okt. 1968, 25 okt. 1968, 25 okt. 1968, 26 okt. 1968, 4 nov. 1968, 14 nov. 1968, 25 dec. 1968, 18 apr. 1969, 29 apr. 1969, 12 maj. 1969, 31 jul. 1969, 20 okt. 1969, junio 1970, 2 jun. 1972, novembro 1972
Ĝenro sciencfikcia filmo, aventura filmo, fantasta filmo, kosma opero, erotika filmo, komedia filmo, Retrofuturismo
Kameraado Claude Renoir
Reĝisoro(j) Roger Vadim
Produktisto(j) Dino De Laurentiis
Scenaro Terry Southern • Roger Vadim • Claude Brulé • Jean-Claude Forest
Loko de rakonto Tau ceti 13
Muziko de Maurice Jarre
Rolantoj Jane Fonda • John Phillip Law • Anita Pallenberg • Milo O'Shea • Marcel Marceau • Claude Dauphin • Ugo Tognazzi • David Hemmings • Giancarlo Cobelli • Serge Marquand • Véronique Vendell • Antonio Sabàto • Jean Saudray • Romolo Valli • Sergio Ferrero • Diane Bond • Joan Greenwood • Kitty Swan • Robert Riettii
Produktinta firmao Dino De Laurentiis Cinematografica
IMDb
vdr

Estante interesita en bildliteraturo kaj scienc-fikcio, Vadim estis dungita por reĝisori Barbarella post produktoro Dino De Laurentiis aĉetis la filmorajtojn de la komiksa serio. Vadim klopodis testi kelkajn aktorinojn en la titolrolo antaŭ elekti Fonda, fakte sia tiama edzino. Amiko de Vadim, nome Terry Southern, verkis la dekomencan scenaron, kiu ege ŝanĝiĝis dum la filmado, rezulte en la fakto, ke ĝis sep aliaj verkistoj estis listigitaj en la filmofina listo, inklude Vadim kaj Forest, kiu laboris ankaŭ en la filmoproduktorado. Oni ekfilmis tuj post la kompletigo de alia komiksoadaptaĵo de De Laurentiis nome, Danger: Diabolik, filmo kun kiu Barbarella kunhavis kelkajn geaktorojn kaj teknikistojn.

La filmo estis aparte populara en Britio, kie ĝi estis la dua plej biletvenda filmo. Tiamaj filmokritikistoj laŭdis la vidajn efektojn de Barbarella kaj la kinematografion (artan fotografion), sed konsideris la intrigon malforta post la unuaj scenoj. Kvankam oni planis sekvaĵojn, refarojn kaj aliajn adaptaĵojn, neniu el tiuj atingis produktoradon.

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

El prezidanto Dianthus (Claude Dauphin) de la planedo Tero, en la jaro 40 000, sendas kosmaventuristinon Barbarella (Jane Fonda) serĉi frenezan scienciston, nome doktoro Durand-Durand (Milo O'Shea), kiu vivas en la planedo Lithion. Durand-Durand estas la inventisto de lasera superarmilo nome positronika radio kiun la Ter-estroj ne volas en malbonaj manoj. Alveninte Barbarella estas atakita de du infanoj, kaj poste de pupoj de teuraj kaninoj. Savas ŝin lokano de Sogo (la urbo de malbono). Ili seksumas "nature", kvankam en la Tero oni seksumas nur pere de «psikokardiogramoj» kaj piloloj. Barbarella, kvankam dekomence malpretas fari tion, finfine komprenas kaj ĝuas la sperton.

 
Vadim kaj Fonda en Romo en 1967, en la epoko de la filmado.

Barbarella abandonas la planedon kaj kraŝas en labirinto loĝata de elterigitoj el Sogo. Tie ŝi konas la blindan anĝelon Pygar (John Phillip Law), kiu perdis flugkapablon. Pygar prezentas ŝin al la Profesoro Ping (Marcel Marceau), kiu pretas ripari ŝian kosmoŝipon. Ŝi seksallogas Pygar, kiu rekuperas la flugkapablon post la seksumado. Ŝi alvenas ak Sogo en brakoj de Pygar, sed ili estas kaptitaj de la Nigra Reĝino de Sogo (Anita Pallenberg) kaj ŝia servisto, kiu priskribas la Mathmos: viva likva energio, nutrita de malbonaj pensoj kaj uzita kiel energifonto en Sogo. Pygar suferas falsan krucumadon kaj Barbarella estas metita en kaĝo, kie centoj da birdoj ekatakas ŝin. Tiam ŝi estas savita de Dildano (David Hemmings), estro de la loka rezistadc, kiu aliĝas al ŝia serĉado de Durand.

Barbarella estas rapide kaptita denove fare de la servisto, kiu metas ŝin en maŝino de troa plezuro, per kiu ĝi mortigas, sed Barbarella survivas. La servisto, kortuŝita pro la detruo de la maŝino, estas fakte Durand (maljuniĝinta 30 jarojn pro la Mathmos). Durand deziras iĝi estro de Sogo kaj elpostenigi la Nigran Reĝinon, por kio li bezonas la positronikan radion kaj la aliron al la revoĉambro. Durand portas Barbarella al la ĉambro, kaj enfermas ŝin pere de la nevidebla ŝlosilo. Barbarella renkontiĝas kun la Reĝino, kiu diras al ŝi, ke se estas du personoj en la ĉambro, la Mathmos voros ilin. Durand ekkontrolas Sogon, dum Dildano kaj liaj ribeluloj ekatakas la urbon. La Nigra Reĝino reagas liberante la Mathmos por detrui Sogon. Protektitaj per tio kion la Nigra Reĝino nomas la senkulpecon de Barbarella, ili fuĝas el Mathmos kaj trovas Pygar; la anĝelo forportas ilin fluge. Kiam Barbarella demandas Pygar kial li savis tiraninon, li respondas: «Anĝelo ne havas memoron».

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

redakti
  • Jane Fonda kiel Barbarella
  • John Phillip Law kiel Pygar
  • Anita Pallenberg kiel la Nigra Reĝino, Tirano de Sogo
    • Joan Greenwood kiel la voĉo de la Nigra Reĝino
  • Milo O'Shea kiel Durand-Durand
  • Marcel Marceau kiel Professor Ping
  • Claude Dauphin kiel Prezidento de la Tero
  • Véronique Vendell kiel Captain Moon
  • Serge Marquand kiel Captain Sun
  • Giancarlo Cobelli kiel la Revoluciulo
  • David Hemmings kiel Dildano
  • Ugo Tognazzi kiel Mark Hand

Referencoj

redakti
  1. Barbarella: Queen of the Galaxy (50th Anniversary Edition) (Blu-ray). Los Angeles, California: Paramount Home Entertainment. 2018. "The setting is the planet Lythion in the year 40,000, when Barbarella (Jane Fonda) makes a forced landing while traveling through space."
  2. Curti 2016, p. 90.
  3. "In the Know – Barbarella (TRIVIA)". Turner Classic Movies. Arkivita el la originalo la 27an de Oktobro 2020. Alirita la 6an de Novembro 2020.

Eksteraj ligiloj

redakti