Marcel Marceau

franca aktoro kaj mimo

Marcel Marceau ([marsEl marsO] naskita Marcel Mangel), alinomita la mimo Marceau, naskita je la 22-a de marto 1923 en Strasburgo kaj mortinta je la 22-a de septembro 2007 en Cahors, estis franca aktoro kaj mimo . Li fariĝis laŭlonge de la jaroj unu el la plej famlaj francaj artistoj, interalie pro siaj turneoj en Usono kie li kreis veran teatran revolucion en la 50-aj jaroj, kun sia movo « marŝado kontraŭ la vento », de kie fontas la lunmarŝado (moonwalk ) de Michael Jackson.

Marcel Marceau
Persona informo
Marcel Marceau
Naskonomo Marcel Marceau
Naskiĝo 22-an de marto 1923 (1923-03-22)
en Strasburgo,  Francio
Morto 22-an de septembro 2007 (2007-09-22) (84-jaraĝa)
en Cahors, Sarepta
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Religio judismo vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko LimoĝoStrasburgoLillo vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Lycée Fustel-de-Coulanges (Strasbourg) • Lycée Gay-Lussac • École nationale supérieure d'art de Limoges vd
Familio
Edz(in)o Ella Jaroszewicz vd
Infanoj 4
Profesio
Alia nomo Bip • Le mime Marceau vd
Okupo mimo • aktoroklaŭno • cirkisto • membro de Franca rezistado • pentristo • litografisto • filmaktoro • vidartisto vd
Aktiva dum 1947–2005 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Marcel Marceau en 1977.