Barczewo
Barczewo estas urbo en la provinco Varmio-Mazurio de Pollando. Ĝi apartenas al samnoma komunumo en distrikto Olsztyn. Ĝis la jaro 1945 la loĝloko, kiu ricevis urborajtojn en 1397, havis germanlingvan, ekde 1466 miksite germanan kaj polan loĝantaron, apartenis al la regiono Orienta Prusio, ekde 1871 estis parto de la Germana Regno, kaj germanlingve nomiĝis Wartenburg in Ostpreußen.
Barczewo | ||
germane: Wartenburg in Ostpreußen | ||
Blazono | ||
![]() ![]() | ||
urbo | ||
---|---|---|
![]() Mapo
| ||
Genitivo de la nomo | Barczewa / Wartenburgs | |
Provinco | Varmio-Mazurio | |
Distrikto | distrikto Olsztyn | |
Komunumo | komunumo Barczewo | |
Speco de komunumo | Urbo-kampa | |
Urborajtoj | 4-a de julio 1364 | |
Koordinatoj | 53° 50′ N, 20° 41′ O (mapo)53.83333333333320.683333333333Koordinatoj: 53° 50′ N, 20° 41′ O (mapo) | |
Areo | 4,58 km² | |
Loĝantaro | 7427 (en 2004 (kaj nun?)) | |
Loĝdenso | 1 621,6 loĝ./km² | |
Poŝtkodo | 11-010 | |
Telefona antaŭkodo | 89 | |
Aŭtokodo | NOL | |
TERYT | 6283614014 | |
Estro | Leszek Nitkowski (kiam?) | |
Titolo de estro | Urbestro | |
Adreso de estraro | pl. Ratuszowy 1 | |
Poŝtkodo de estraro | 11-010 | |
Komunuma retejo | http://www.barczewo.pl | |
Frua historio
redaktiBarczewo ekestis sur terenoj de antaŭa praprusa lando Galindia, sur teritorio nomata la tero de Gunlauken. Unue lokigita post 1325 distance de 8 km de la hodiŭa Barczewo, sur la loko de defendejo Stare Miasto (Malnova Urbo) situita kelkcent metrojn de vilaĝo Barczewko.
Post detruo de la unua setlejo en 1354 fare de litovoj sub gvido de Kęstutis kaj Algirdas la urbo estis fondita en nova loko, en kiu restas ĝis hodiaŭ. Nova urbo ricevis urborajtojn la 4-an de julio 1364 rekomende de episkopo de Varmio Jan II Stryprock, kaj ties setlisto kaj lokestro estis Henryk el Łajsy (nun distrikto Braniewo).
Famuloj
redakti- Feliks Nowowiejski, muzikisto
Partneraj urboj
redakti- Hagen am Teutoburger Wald, Germanio
Eksteraj ligiloj
redakti- Historio de judoj en Barczewo en pordego Virtuala Ŝtetl (pole)