Batalo de Żyrzyn estis la batalo okazinta la 8-an de aŭgusto 1863 dum la Januara Ribelo kontraŭ Rusia Imperio. Kelke da ribelaj taĉmentoj sub la komando de Michał Heidenreich-Kruk komence de aŭgusto 1863 ekmarŝis de Lublinio norden direkte al Podlaĥio, dezirante tiamaniere foriri de postkurantaj ilin rusaj soldataroj kaj tie vivigi la ribelon.

Trapasante ŝoseon varsovia-lublinan la ribela patrolo transprenis depeŝon, laŭ kiu evidentiĝis, ke tra la poŝtejo en Żyrzyn estas trapasonta milita eskorto veturiganta 201 milojn da rubloj. Generalo Kruk tuj decidis aranĝi embuskon. Lia plano estis simpla: la konvojon oni decidis ataki fronte kaj ambaŭflanke. La malfronton planis bloki unu el la ribelaj taĉmentoj.

Matene la 8-an de aŭgusto 1863, nombranta ĉ. 500 soldatojn kaj du pafilegojn la eskorto subgvide de leŭtenanto Laudański estis atakita de pli multnombra (sed malpli bone armita) taĉmento de ribelantoj (ĉ. 3 mil, en tio 1400 pafistoj. La unua atako kaŭzis grandan kaoson. Rusoj ordigis vicojn kaj kun granda determino pretis defendi poŝtajn veturigilojn. Post trihora batalado ili komencis retiriĝi el la batalejo, kio sukcesis nur al Laudański kun 87 homoj.

Perdoj de la rusoj estis (laŭ la raporto de Kruk) 181 mortigitoj kaj 282 kaptitoj (en tio 132 vunditoj). Poloj suferis malpli da perdoj: nur 10 mortigitaj kaj 50 vunditaj.

Oni akiris ĉ. 400 karabenojn kaj transprenis 140 milojn da rubloj. Gajnitan monon Kruk donis al organiza fortigo de taĉmentoj batalantaj en Lublinio kaj Podlaĥio. Sciigo pri la sukceso disvastiĝis ne nur en la tuta Kongresa Pollando, sed ankaŭ en Eŭropo.

Ankaŭ la okcidenta publika opinio reagis postulante de siaj registaroj doni apogon al batalantaj poloj. Tamen en Sankt-Petersburgo oni decidis retirigi el Varsovio guberniestron de la Kongresa Pollando la grandan princon Konstantino Nikolajeviĉ kaj nomumi feldmarŝalon grafon Fiodor Berg. La ŝanĝo kaŭzis plifortigon de persekutado rilate al poloj kaj finfinan likvidon de la Kongresa Pollando.

La batalon kun antaŭantaj ĝin eventoj priskribis Jarosław Iwaszkiewicz en rakonto titolita "Haydenreich", verkita maje 1963, kiun la aŭtoro dediĉis al memoro de sia patro kaj onklo, partoprenintoj de la januara ribelo.

La bataloj apud Żyrzyn (proksime al Puławy) estis memorigitaj post 1990 sur tabulo ĉe la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio per surskribo "ŻYRZYN 8 VIII 1863"

Bibliografio redakti