Batalo de Cedynia okazis la 24-an de junio 972 inter soldataroj de la princo de poloj Mjeŝko la 1-a kaj grafo de Limes Sorabicus Hodo, apogata de loka potenculo Siegfried la 1-a (Walbeck). La militiro estis privata entrepreno de germanaj grandpotenculoj, malkonkorda kun la pli fruaj traktatoj de Mjeŝko la 1-a kun Oto la 1-a. La batalo estis nur pli granda epizodo de la invado de Hodo al Okcidenta Pomerio, almilitita kelke da jaroj pli frue de polanoj.

Informo pri la batalo konserviĝis danke al la kroniko de Thietmar de Merseburg (1012–1018). Oni ne estas certa pri la loko de tiu ĉi batalo, ĉar en la kroniko estas nur latina nomo Cidini. En la 18-a jarcento pastro Adam Naruszewicz en sia Historio de la pola nacio identigis Cidini kun la nuna Szczecin. Pluraj historiistoj situis la batallokon maldekstraborde de Odro, identigante Cidini kun ZehdenickZeuthen. Tamen konsiderinda plimulto de la nunaj esploristoj indikas Cedynia.

Memorigo redakti

Bataloj de polaj milituloj apud Cedynia estis, post 1990, memorigitaj sur la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio per surskribo sur unu el la tabuloj "CEDYNIA 24 VI 972".

Bibliografio redakti

  • P. Migdalski, Znaczenie i lokalizacja bitwy pod Cidini w świetle historiografii (Signifo kaj lokigo de la batalo apud Cidini lume de historiografio), en: Civitas Schinesghe. Mieszko I i początki państwa polskiego (Mjeŝko la 1-a kaj komencoj de la pola ŝtato), redakto J.M. Piskorski, Poznań-Gniezno 2004, p. 159-169.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti