Baziliko de Máriagyűd
Pilgrima Baziliko de Vizito de Maria en Máriagyűd estas Malgranda baziliko en Hungario, en iama vilaĝo Máriagyűd.
Baziliko de Máriagyűd | |||||
---|---|---|---|---|---|
malgranda baziliko • shrine to the Virgin Mary • paroĥopreĝejo | |||||
![]() | |||||
| |||||
Koordinatoj | 45° 52′ 41″ N, 18° 16′ 12″ O (mapo)45.878162618.2699261Koordinatoj: 45° 52′ 41″ N, 18° 16′ 12″ O (mapo) | ||||
![]() |
|||||
Baziliko de Máriagyűd | |||||
![]() |
|||||
Máriagyűd estas fino de pilgrimvojo 420 km-ojn longa, kiu komenciĝas en Esztergom.
Bazaj informoj
redakti- longo: 37 m
- larĝo: 14 m
- alto: 22 m
- alto de 2 turoj: 49 m
- kermesoj:
- 2-an de julio (la plej grava)
- Pentekosto (precipe cigana)
- dimanĉo de Sankta Triunuo
- Vizito de Maria (junulara)
- tago de Ĉieliro de Maria (grava)
- tago de Naskiĝo de Maria (precipe germana)
Historio
redaktiEn 1006 abatoj de Pécsvárad konstruis kapelon, kiu iĝis eta preĝejo en 1148. Dum dominado de turkoj la preĝejo funkciis, kiel moskeo. En 1742 impona preĝejo konstruiĝis. Papo Pio la 7-a oficiale akceptis la lokon pilgrimejo en 1805. En 1964 la preĝejo renoviĝis interne, en la 1980-aj jaroj ekstere. En 2008 papo Benedikto la 16-a donacis rangon baziliko (latine basilica minor).
Apud la preĝejo monaĥejo de franciskanoj etendiĝas. En la proksimeco fonto nomata Szentkút (=sankta puto) troviĝas. La pilgrimantoj disportas ĝin en kruĉoj. Sur monteto golgoto kun kapelo konstruiĝis.
Miraklo
redaktiDipatrino laŭdire aperis kune kun granda lumo en 1687. Poste la preĝejo redoniĝis al la katolikoj, ĉar tiutempe kalvinanoj uzis ĝin.
Vidu ankaŭ
redakti- Siklós
- Máriagyűd