Behendjacka Pastilj
Behendjacka Pastilj (ukraine Бегендяцька Пастіль, hungare Alsópásztély [alŝOpAstEj]) estas malgranda, ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Velikij Bereznij, en municipo de Roztocka Pastilj.
Behendjacka Pastilj | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Ukrainio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 89041 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 305 (1910) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 52′ N, 22° 30′ O (mapo)48.86277777777822.506388888889Koordinatoj: 48° 52′ N, 22° 30′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 239 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
| |||
Bazaj informoj
redakti- 48° 51′ 46″ N 22° 30′ 23″ O / 48.86278 °N, 22.50639 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 51′ 46″ N 22° 30′ 23″ O / 48.86278 °N, 22.50639 °O (mapo)
- Areo: 12 km²
- Alto super marnivelo: 239 m
- Loĝantaro: 200
- Poŝtkodo: 89041
- Telefonprefikso: 3135
Situo
redaktiBehendjacka Pastilj situas laŭ flankovojoj. Velikij Bereznij kun stacidomo) troviĝas je 7, Uĵhorodo je 49 km-oj.
Historio
redaktiLa unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1602 en formo Begengyát Pasztely. Supozeble en 1899 la loknomo ŝanĝiĝis al Alsópásztély. En 1910 vivis tie 305 loĝantoj, (265 rutenoj, 31 germanoj, 9 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Alsópásztély apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagyberezna, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon. Poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis ankaŭ Behendjacka Pastilj/Alsópásztély. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.