Belecska
Belecska [beleĉka] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Tamási.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 14 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.6413/18.4188
- Loĝantaro: 380
- Poŝtkodo: 7061
- Telefonprefikso: 74
Geografio redakti
Belecska situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Budapeŝto-Dombóvár. Tamási troviĝas je 13 km-oj.
Historio redakti
Pli frue avaroj loĝis en Belecska havantaj terfortikaĵon. La preĝejo unue menciiĝis en 1271, la vilaĝo mem en 1332 en formo Beelch. Dum la turka erao la vilaĝo senhomiĝis. Ŝajnas, la refondiĝo okazis nur en la 19-a jarcento.
Vilaĝservo estas migra poŝto.
Vidindaĵoj redakti
- novgotika luterana preĝejo de 1907
- kastelo de Mechwart el la 20-a jarcento