Benedikto de Milano

episkopo de Milano

Sankta Benedikto de Milano (650-735), ankaŭ konata kiel "Benedictus Crispus" aŭ "Benito Crispo", estis itala aŭtoro pri medicina verko kaj dum pli ol kvardek jaroj ĉefepiskopo de Milano inter 685 kaj sia morto. Li estas honorata kiel sanktulo de la katolika eklezio kaj oni atribuas al li poemon kun medicinaj priskriboj.

Sankta
Benedikto de Milano
ĉefepiskopo
"Commentarium medicinale" verko atribuita al Benedikto de Milano, eldonita en 1835 de Johannes Val Ullrich. Temas pri epitomo de terapio, konsistanta je enkonduka prozo kaj ducent kvardekunu heksametroj.
"Commentarium medicinale" verko atribuita al Benedikto de Milano, eldonita en 1835 de Johannes Val Ullrich. Temas pri epitomo de terapio, konsistanta je enkonduka prozo kaj ducent kvardekunu heksametroj.
Persona informo
Naskiĝo 650
en Amiternum, Aquila, Abruzzi, Italio
Morto 11-a de marto 735
en Milano, Italio
Lingvoj latina [#]
Profesio
Okupo pastro [#]
Verkado
Verkoj Commentarium medicinale
43-a ĉefepiskopo de Milano
Dum 685–735
Sanktulo
Adorita en katolika eklezio
Festotago 11-a de marto / 6-a de septembro
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Krom tio li estis la aŭtoro de la epitafo de la reĝo de Anglio Caedwalla de Essex, kaj estis sepultita en la Baziliko Sankta Petro, en Romo. Oni scias ke la reĝo de Anglio estis katekizita de Benedikto, kiu akompanis lin al Romo kie la reĝo estis baptita de la papo Serĝo la 1-a en sankta sabato de la jaro 689 kaj kie li mortis en la 20-a de aprilo de la sama jaro.

Paŭlo Diakono rakontas ke Benedikto, de li konsiderata kiel "homo kun aparta sankteco, kies bona reputacio dissendiĝas tra la tuta lando", restis ankoraŭ en Romo, en la jaro 707, por defendi siajn rajtojn pri konsekrado kiel episkopo de Pavio. La papo neglektis lian peton, ĉar la episkopo de Pavio antaŭlonge rekte dependis nur de la Sankta Sidejo.

Lia verko, atribuita kiam la aŭtoro ankoraŭ estis diakono, enhavas sennombrajn priskribojn pri popularaj medikamentoj uzataj en medicino, kie kelkaj informoj estas trovataj en Plinio la Maljuna kaj Dioskorido.

BiografioRedakti

Laŭ tradicio kiu daŭris almenaŭ ĝis la fino de la 19-a jarcento, li estis konsiderata membro de la Crespi aristokrata familio el Milano. Li okupis la katedron de Milano en la jaro 683, estis la 43-a ĉefepiskopo de Milano ĉirkaŭ kvardekkvin jaroj kaj envolviĝis en juĝaferoj kiujn li perdis. Li estas citata en la "Historia Langobardorum" de Paŭlo Diakono.

Benedikto mortis en la jaro 735 pro naturaj kaŭzoj. Antaŭ la papo, Benedikto postulis la rajton ankaŭ administri la episkopecon de Pavio, ĉar li okupis la postenon kiel estro en la arkidiocezo. Tamen, la papo kontraŭis kaj li mem nomumis alian episkopon, donante al Pavio aŭtonomion super Milano. En 1623, la kardinalo Karlo Boromeo movis lian festodaton el la 11-a de marto al la 6-a de septembro por ke ĝi ne koincido kun la Pasko.

 
Bildo de Sankta Benedikto
ĉefepiskopo de Milano.

Tamen la Roma martirologio konservis lian memortagon laŭ la tradicia dato. Liaj restaĵoj ripozas en la Katedralo de Sankta Ambrozo, en Milano, laŭ anonima fonto en la verko "Versus de Mediolano civitate", skribita dum la unuaj jardekoj de la 8-a jarcento. Al li oni ankaŭ atribuas la konstruadon de preĝejo omaĝe al Sankta Benedikto apud benediktana abatejo en la zono de Porta Nuova.

Benedikto Krespo, kune kun aliaj sanktuloj, estas alvokata kiel protektanto de tiu okupiĝantaj pri procesoj kaj akuzantoj kaj akuzitoj. Erare oni atribuas al la episkopo kelkajn versojn pri medicino skribitajn de certa milana diakono kies nomo estis Crispo. Pro tio oni aldoni al lia nomo la familinomo Crispo aŭ Crespo.

VerkoRedakti

LiteraturoRedakti

Vidu ankaŭRedakti