Spandau

urbodistrikto de Berlino
(Alidirektita el Berlin-Spandau)

La plej okcidenta distrikto de Berlino, Spandau [ŜPANdaŭ], ĉefe situas borde de la rivero Havel. Hodiaŭ ĉirkaŭ 217 000 personoj loĝas ĉi tie kaj la surfaco estas 9 200 ha.

Spandau
Rathaus B-Spandau 07-2017.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 13581 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 231 120  (2015) [+]
Loĝdenso 2 516 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 52° 33′ N, 13° 12′ O (mapo)52.5513.2Koordinatoj: 52° 33′ N, 13° 12′ O (mapo) [+]
Areo 91,878 km² ( 918 7.8 ha) [+]
Situo de Spandau

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Spandau (district of Berlin) [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Coat of arms of borough Spandau.svg Spandau
urbodistrikto de Berlino
Coat of arms of Berlin.svg
situo de la urbodistrikto ene de Berlino

VidindaĵojRedakti

  • Citadelo
  • Malnova urboparto
  • Fort Hahneberg
  • Bruno-H.-Bürgel-Sternwarte, observatorio

HistorioRedakti

 
katastromapo de Spandau el la jaro 1728

Oni ne certe scias, kiam Spandau fondiĝis; la nomo "Spandow" menciiĝis la unuan fojon en dokumento el la jaro 1197. La dokumento montras, ke la setlejo jam pli longe ekzistis.

Elfosaĵoj en la regiono Burgwall pruvas, ke 2 km sude de la hodiaŭa malnova urboparto de Spandau ekzistis slava setlejo el la 8-a jarcento.

Dum la 12-a jarcento germana setlejo fondiĝis sur insulo, la hodiaŭa malnova urboparto, kie oni ekloĝis pro ripeta inundiĝo de la slava setlejo. Fine la slavoj ankaŭ transloĝiĝis en la germanan setlejon kaj kunprenis la slavan nomon Spandow. Samtempe la citadelo konstruiĝis ĉe la norda pinto de la insulo.

En la jaro 1877 la urbonomo Spandow ŝanĝiĝis al Spandau.

NuntempoRedakti

Dum la jaro 1920 Spandau fariĝis la 8-a urbodistrikto de Berlino.

Post la Dua Mondmilito Spandau estis en la urba regiono administrata fare de la brita registraro kaj famiĝis pro la Malliberejo de Spandau.

Kiam la berlina muro konstruiĝis en la jaro 1961, Spandau perdis sian okcidentan parton, nome "Weststaaken". Finfine dum la jaro 1990 oni unuigis la du partojn.

Partneraj urbojRedakti

 
plaketoj pri la partneraj urboj de Spandau ĉe la urbodomo

  Siegen kaj distrikto Siegen-Wittgenstein en Nordrejn-Vestfalio ekde 1952

  Luton en Britio ekde 1959

  Asnières-sur-Seine en Francio ekde 1959

  Aŝdod en Israelo, ekde 1968

  Boca Raton en Florido/Usono de 1979 ĝis majo 2003

  İznik en Turkio ekde 1987

  Nauen en Brandenburgio ekde 1988

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti