Zoologia ĝardeno de Berlino

(Alidirektita el Berlina Bestoĝardeno)

La zoologia ĝardeno de Berlino (germane Zoologischer Garten Berlin) estas la plej malnova zoo de Germanio kaj la internacie plej konata el la germanaj zooj. Malfermiĝinte en 1844 ĝi havas areon de 35 ha en Berlina kvartalo Tiergarten.

Zoologia ĝardeno de Berlino
bestoĝardenoorganizaĵo • turisma celloko • vidindaĵo [+]

LandoGermanio

SituoBerlino
- koordinatoj52° 30′ 30″ N, 13° 20′ 15″ O (mapo)52.50833333333313.3375Koordinatoj: 52° 30′ 30″ N, 13° 20′ 15″ O (mapo)
Areo350 km² (35 000 ha) [+]

Estiĝo1-a de aŭgusto 1844

Zoologia ĝardeno de Berlino (Berlino)
Zoologia ĝardeno de Berlino (Berlino)
DEC
Zoologia ĝardeno de Berlino
Zoologia ĝardeno de Berlino
Map
Zoologia ĝardeno de Berlino

Vikimedia Komunejo:  Zoologischer Garten Berlin [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Berlina zoo: ĉefenirejo Elefanta pordego

La zoo kaj ĝia akvario nombris 3,2 milionojn da vizitintoj en 2007, tiel estanta la plej vizitata zoo en Eŭropo.[1]

La zoo disponas pri proksimume 14.000 bestoj el ĉirkaŭ 1.400 specioj kaj tiel apartenas al la plej riĉaj zooj de la mondo.[2] Regula bestomanĝigado estas la ĉefa allogaĵo. Pluraj el ĝiaj bestoj atingis mondan atenton, ekzemple


Historio redakti

Malfermiĝinta la 11-an de aŭgusto 1844 la Zoologischer Garten Berlin estis la unua zoo en Germanio. La akvario malfermiĝis en 1913. Ĝiaj unuaj bestoj estis donacitaj de reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a de Prusio.

Kelkaj domoj estis konstruitaj en la tipa stilo de la lando, kie la montritaj bestoj vivas. Tiel ekzemple la stalo por la zebroj estas kopio de la forteso Namutoni en la tiama germana kolonio Sud-okcidenta Afriko, la hodiaŭa Namibio. Krome ĝis hodiaŭ ekzistas domo en la stilo de la iama germana kolonio Zanzibaro, kie vivas bestoj el tiu parto de orienta Afriko. En la zoo okazis pluraj ekspozicioj pri la germanaj transmaraj teritorioj, ekzemple en 1900 pri la pacifika insularo Samoo, kiu en tiu jaro fariĝis germana kolonio. La zoo tiel dum la epoko de la Germana Imperio ne nur servis por informi pri bestoj, sed ankaŭ por diskonigi kaj ĝeneraligi la konojn pri la tiamaj kolonioj kaj fortigi la "kolonian ideon".

Fine de la Dua mondmilito, la zoo estis komplete detruita kaj nur 91 de 12.000 bestoj transvivantaj. Postmilite zoo kaj akvario estis rekonstruitaj laŭ la plej modernaj principoj, t.e. montrante la bestojn en sia natura ĉirkaŭaĵo. La zoo atingis bonegajn rezultojn en bestobredado, kio manifestadis la efikon de la novaj metodoj.

Zoo redakti

Grupo Specio Bestoj
Mamuloj 188 1.149
Birdoj 408 2.680
Reptilioj 77 434
Amfibioj 45 422
Fiŝoj 392 3.747
Senvertebruloj 278 5.290
Entute (2007) 1.388 13.722

La Berlina Zoo estas la plej vizitata en Eŭropo kun ĉ. 3 milionoj jare. Ĝi estas vizitebla dum la tuta jaro. Ĝi estas facile atingebla per ĉiaj transportiloj (trajnoj haltas ĉe stacio Berlin Zoologischer Garten trajnstacio (populare: Berlin Zoo), pluraj U-Bahn-, S-Bahn- kaj bus-linioj interkonektiĝas tie). Ĉefa enirejo kun la Elefanto-pordego troviĝas en Budapesta Strato, alia enirejo kun Leona pordego ĉe Hardenbergplatz.

La zoo subtenas la bredadoregistrojn por blankaj kaj nigraj rinoceroj kaj gaŭroj. Raraj specioj de Cervedoj kaj porkoj partoprenas en specialaj programoj de bredado en kaptiteco. Berlina Zoo subtenas konservadistojn en Madagaskaro kaj estas partnero de Fondaĵo Specioprotekto.


Bestoj redakti

Knut la blanka urso,
aĝanta 10 monatojn

Pluraj novnaskitaj besto-beboj el la Berlina zoo allogis nacian kaj internacian intereson, kelkaj el ili fariĝis famegaj steluloj:[3]

Knut estas vira blanka ursido naskiĝinta en kaptiteco en la Berlina zoo la 5-an de decembro 2006. La patrina urso ne akceptis sian novan idon, tiel la bestoflegistoj kreskigis lin. Knut kaptis la atenton kaj intereson de la amaskomunikiloj kaj estigis veran "Knutmanion" tra la tuta mondo (rapide produktiĝis Knut-ludiloj, Knut-specialaj eldonoj, Knut-lumdiskegoj kaj Knut-libroj. Pro ursido Knut kreskegis la nombro de vizitantoj je 30% kaj ĝenerale la enspezoj de la zoo, taksita al ĉ. 5 milionoj € en 2007.[4]

Bao Bao (* 1978) estas vira Granda pando (Ailuropoda melanoleuca), la sola besto de tiu specio en germana zoo kaj la plej aĝa granda pando en zoologia ĝardeno de la mondo. Kiel multaj liaj samspeciuloj li estas daŭre pruntita de Ĉinio pro la celo de bredado, sed spite al pluraj provoj eĉ de artefarita inseminado kun femala pando "Yan Yan" ne jam estiĝis idoj.

Galerio redakti

Notoj, fontoj redakti

  1. Tierstatistik 2007 Arkivigite je 2010-06-09 per la retarkivo Wayback Machine(germane), Zoo Berlin, Accessed August 5, 2008
  2. Tierstatistik 2007 Arkivigite je 2010-06-09 per la retarkivo Wayback Machine(German), Zoo Berlin, Accessed August 5, 2008
  3. Today in the sky Arkivigite je 2009-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, USA Today, Accessed August 5, 2008
  4. "Berlin Zoo culls creator of the cult of Knut", The Times, 2007-12-13. Kontrolita 2007-12-13.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

52° 30′ 30″ N 13° 20′ 15″ O / 52.50833 °N, 13.33750 °O / 52.50833; 13.33750 (mapo)