Bernardo Houssay
argentina kuracisto
Bernardo Alberto HOUSSAY (Bonaero, la 10-a de aprilo 1887 - ibid., la 21-an de septembro 1971) estis argentina kuracisto kaj apotekisto. Pro siaj eltrovoj pri la rolo de la hipofaj hormonoj en la regulado de la kvanto de sango-sukero (glukozo),[1] li ricevis la Nobel-premion pri fiziologio aŭ medicino[2] en 1947 kune kun Carl Ferdinand Cori kaj Gerty Cori, estante la unua latinamerikano en la sciencoj (Carlos Saavedra Lamas, ankaŭ argentinano, ricevis la Nobel-premion pri paco 1936). Danke al lia laboro, fiziologio estis la medicina fako kiu havis la plej grandan viglecon kaj disvolviĝon en Argentino.
Bernardo Houssay | |
---|---|
Nobel-premiito ![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de aprilo 1887 en Bonaero |
Morto | 21-an de septembro 1971 (84-jara) en Bonaero |
Tombo | La Chacarita Cemetery |
Lingvoj | hispana lingvo |
Loĝloko | Q55970747 |
Ŝtataneco | Argentino |
Alma mater | Facultad de Medicina • Colegio Nacional de Buenos Aires |
Okupo | |
Okupo | kuracisto • kemiisto • apotekisto • entomologo • biologo |