Bibracte estas gaŭla opidumo – fortikigita urbo -, ĉefurbo de aeduoj, plej grava fortikaĵo de tuta Gaŭlio. Ĝi situis proksime al Autun, en Burgundio, Francio.

Opidumo de Bibracte
Grand site de France
Pordo Rebout
Pordo Rebout
Pordo Rebout
opidumoarkeologia lokoorganizaĵomuzeo [+]

Oficiala nomo: Oppidum de Bibracte

Lando Francio
RegionoBourgogne
DepartementoSaône-et-Loire, Nièvre
MunicipoSaint-Léger-sous-Beuvray (Saône-et-Loire),
Glux-en-Glenne,Larochemillay Nièvre
Supermara alteco821 m
Koordinatoj46° 55′ 28″ N, 4° 2′ 6″ O (mapo)46.9244444444444.035

Areo1,35 km² (135 ha)

Geografia lokigo sur la mapo : Saône-et-Loire

Vidu situon de Opidumo de Bibracte kadre de Saône-et-Loire
Vidu situon de Opidumo de Bibracte kadre de Saône-et-Loire
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Opidumo de Bibracte kadre de Francio
Vidu situon de Opidumo de Bibracte kadre de Francio
DEC
Map
Opidumo de Bibracte

Vikimedia Komunejo:  Bibracte [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Proksime al la fortikaĵo okazis la batalo de Bibracte (58 a.K.), en kiu Julio Cezaro venkis la helvetojn. La gaŭloj nomumis Vercingetorix en 52 a.K. en Bibracte al gvidanto de la gaŭla alianco. Julio Cesaro finis en Bibracte la diktadon de sia verko De Bello Gallico. Kelkajn jarmilojn post la konkero de Gaŭlio fare de Romia Imperio, Bibracte senhomiĝis kaj loĝintoj translokiĝis en Autun, je distanco de 25 km. Ĉar la fortikaĵo ne estis superkonstruita, Bibracte estas grava arĥeologiejo por arĥeologoj.

La unuaj elfosaĵoj okazis - fare de la vinkomercisto Gabriel Bulliot - inter 1867 kaj 1895. Lia nevo, Joseph Déchelette – verkisto de la fama Manuel d'Archéologie – daŭrigis la laboron inter 1897 kaj 1907.

La loko estas nun arĥeologia parko en mezo de protektita arbaro, kie okazas elfosadoj per eŭropa kunlaboro.

Tiu rimarkinda loko, situanta sur komunumoj Saint-Léger-sous-Beuvray (Saône-et-Loire), Glux-en-Glenne kaj Larochemillay en departemento Nièvre kaj en Morvan supre de monto Beuvray (komune nomita Beuvray en la regiono), estas ĉe kunfluejo de akvokolektaj areoj de rivero Yonne, de Sejno kaj de Luaro. Beuvray konsistas el tri pintoj : Theurot de la Wivre kun ties ŝtono, Theurot de la Roche kaj Porrey, kiu estas la kulmino. La loko gastigas la muzeon pri kelta civilizacio, kiu montras la vivon de tiu loko je proksimume 5 ĝis 10 miloj da loĝantoj en fortikigita opidumo, kiujn arkeologiaj fosadoj de monto Beuvray iom post iom rivelas. Konservadon kaj regadon de la loko zorgas "société anonyme d'économie mixte nationale" (SAEMN) laŭ la nomo de la loko, kiu fariĝis publika organizaĵo en 2007.

Tiu loko estas klasita Monumento historia ekde la 25-a de septembro 1984[1].

La 12-an de decembro 2007, la loko Bibracte ricevis la markon Grand site de France.

Etimologio redakti

 
Bibracte fone kaj Autun malfone

Origino de vorto Bibracte estas ankoraŭ malbone konata. Tiu termino verŝajne de venas de kelta lingvo *bibro- / *bebro- (kastoro) sekvata de kolektiva sufikso -akti (vd. irlanda lingvo, kimra lingo aktā)[2] aŭ de la latina biffractus (duoble fortikigita)[3].

Malkovro de Bibracte redakti

La unua mencio de Bibracte estas de Julio Cezaro en ties Komentoj pri milito de Gaŭlioj pri jaro -58 kaj batalo de Bibracte. Tiu ĉi estas denove menciita en -52 kiam Julio Cezaro demandas sin pri intencoj de siaj aliancanoj heduusoj, kiu aliĝi al la ribelo kaj kronas Vercingétorix reĝo de Gaŭlioj en Bibracte. Tiu ĉi ne plu estos menciita. Skriboj de tiu epoko indikas ke la heduusa ĉefurbo ricevis la nomon Augustodunum (’’la citadelo de Aŭgusto’’), en ties regnado ; tiu nomo naskos la nunan Autun.

Kronologio de loĝado sur Beuvray redakti

 
Vido al monto Beuvray

Fosadoj de pordo Rebout ebligis malkovron de sinsekvo de kvin konstruaĵoj, el kiuj la plej malnova atestas pri homa loĝado sur monto Beuvray (aŭ Beuvray) ekde Neolitiko[4]. Tamen, datadaj teknikoj rivelis ke la opidumo estis fondita nur en ĉirkaŭ la fino de la 2-a jc a.K. sur 200-hektara surfaco ŝirmita per ekstera remparo. Dua remparo interna estis konstruita poste pro kialoj ankoraŭ nekonataj[5].

Arkeologiaj esplorfosadoj sur Monto Beuvray redakti

De 1865 ĝis 1895, Gabriel Bulliot aŭtentigis Bibracte en 1867 kaj komencis fosadojn (aparte en la kelta metiista kvartalo proksimume de pordo Rebout), helpe de mono donita de Napoleono la 3-a[3].

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Slipo n°PA00112898. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
  2. Pierre-Yves Lambert, La langue gauloise, eldonejo "éditions Errance" 1994, p. 38, 59, 188-189.
  3. 3,0 3,1 Christian Goudineau kaj Christian Peyre, Bibracte kaj la heduusoj, À la découverte d'un peuple gaulois, eldonejo "éditions Errance", 1993, p. 15
  4. Christian Goudineau kaj Christian Peyre, "Bibracte et les Éduens, À la découverte d'un peuple gaulois", eldonejo "éditions Errance", 1993, p. 27
  5. Anne-Marie Romero, "Bibracte Archéologie d'une ville gauloise", eldonejo "Bibracte-Centre archéologique européen", 2006, p. 60

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti