Eriz

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Bieten)


Eriz estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 500 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Eriz
Blazono de Eriz
Blazono de Eriz
Blazono de Eriz
Hohgant, plej alta punkto de la komunumo Eriz
Hohgant, plej alta punkto de la komunumo Eriz
Hohgant, plej alta punkto de la komunumo Eriz
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 47′ 24″ N 7° 48′ 0″ O / 46.79000 °N, 7.80000 °O / 46.79000; 7.80000 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 24″ N 7° 48′ 0″ O / 46.79000 °N, 7.80000 °O / 46.79000; 7.80000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 500
Areo 21,77 km²
Alteco 1005 m super marnivelo
Poŝtkodo 3619
Komunumkodo 0924
Mapo de Eriz
Mapo de Eriz
Mapo de Eriz
vdr

Geografio redakti

Eriz situas la fontregiono de la rivero Zulg, en la tiel nomita Valo de Eriz, en montara regiono de la Svisaj Antaŭalpoj kaj la Emme-Valaj Alpoj en Berna Oberlando, sude de la akvodislimo al Emme-Valo, proksimume 18 kilometrojn orientnordoriente de la urbo Thun. La plej alta punkto de la komunumo estas sur alteco de 2197 m s.m. la kulmino de Furggengütsch, la plej alta pinto de la monto Hohgant, kiu situas en nordo de la komunumo proksime de la trilima punkto inter la komunumoj Eriz, Habkern kaj Schangnau. La komunumo konsistas el la du partoj Aussereriz kun la vilaĝetoj Aeppenschwendi, Bühl, Kapfern kaj Losenegg unuflanke, kaj Innereriz kun la vilaĝetoj Bieten, Halten, Linden, Niedermatt kaj Scheidzaun aliflanke. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 21,77 km², de kiuj 44,9% estas kovritaj de arbaro, 45,3% servas por agrikulturo kaj 2,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Eriz limas en nordo al Röthenbach en Emme-Valo, en nordoriento al Schangnau, en oriento al Habkern, en sudoriento al Beatenberg, en sudo al la komunumo parto Horrenbach de la komunumo Horrenbach-Buchen, en okcidentsudokcidento al Teuffenthal, en okcidento en unu punkto al la komunumparto Buchen de la komunumo Horrenbach-Buchen, kaj en nordokcidento al Oberlangenegg.

Trafiko redakti

Eriz situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. La unika vojo, kiu kondukas la Eriz estas la flanka vojo n-ro 1103 de Oberlangenegg. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 troviĝas proksimume 16 kilometrojn okcidente en Heimberg norde de Thun. Per la buslinio 41 de la regiona trafikentrepreno de Thun kaj Interlaken al la stacidomo de Thun la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Eriz datiĝas el la jaro 1320 kiam iu nobela Walther an der Matten vendis okonon de siaj enspezoj de la arbaroj kaj akcipitroj en Eriz al iu Konrado de Teuffenthal.[3] Dum mezepoko Eriz apartenis al la kiburga Senjorujo Heimberg, kun kiu ĝi en la jaro 1384 fariĝis havaĵo de la urbo Berno kaj estis atribuita al la libera tribunalo de Steffisburg. Post la fino de la Helveta Respubliko Eriz estis atribuita al la distrikto Thun. Kiam Eriz en la jaro 1834 fariĝis propra politika komunumo la teritorio Eriz-Schattseits sude de Zulg aliĝis al la komunumo Horrenbach-Buchen. En la jaro 2010 la antaŭa distrikto Thun estis integrita al la nova administra distrikto Thun.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti