Big Bill Broonzy (denaske Lee Conley Bradley, 26a de Junio, 1903 [1][2] – 14a de Aŭgusto, 1958) estis usona kantisto, kantoverkisto kaj gitaristo de bluso. Lia kariero ekis en la 1920-aj jaroj, kiam li ludis ruran bluson ĉefe al Afrik-usona publiko. Laŭlonge de la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj li sukcese transiris laŭ stilo al pli urbana blus-stilo populara ĉe la Afrik-usona laborista klaso. En la 1950-aj jaroj li revenis al sia tradiciaj radikoj de rura bluso, kio faris lin unu el la ĉefaj figuroj de la ĵusa revivigo de la usona rura muziko kaj internacia stelulo. Lia longa kaj varia kariero markis lin kiel unu el la ŝlosilaj figuroj en la disvolvigo de la blusa muziko en la 20a jarcento.

Big Bill Broonzy
Persona informo
Aliaj nomoj Big Bill Broonzy
Naskiĝo 26-an de junio 1893 (1893-06-26)
en Kantono Skoto
Morto 15-an de aŭgusto 1958 (1958-08-15) (65-jaraĝa)
en Ĉikago
Mortokialo kanceroezofaga kanceropulma kancero
Tombo Lincoln Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo kantisto • surstrata artisto • kantaŭtorogitaristo
vdr

Broonzy kopirajtigis pli ol 300 kantojn dum sia vivodaŭro, inklude kaj adaptaĵojn de tradicia popolkantoj kaj originajn bluskantojn. kiel blus-komponisto, li estis unika en kantoverkado kio respegulis sian rur-urbajn espertojn.[3]

Albumoj redakti

  • Big Bill Broonzy and Washboard Sam (1953)
  • Big Bill Broonzy and Roosevelt Sykes (DVD, registrita 1956)
  • His Story (Folkways Records, 1957)[4]
  • Blues with Big Bill Broonzy, Sonny Terry and Brownie McGhee (Folkways Records, 1959)
  • Big Bill Broonzy Sings Folk Songs (Smithsonian Folkways, 1989)
  • Best of the Blues Tradition (1991)
  • Do That Guitar Rag (1928–1935) (1991)
  • Trouble in Mind (Smithsonian Folkways, 2000)
  • Broonzy Volume 2: 1945–1949: The Post War Years (2000)
  • Big Bill Broonzy in Concert (2002)
  • Big Bill Broonzy on Tour in Britain: Live in England & Scotland (2002)
  • Big Bill Blues: His 23 Greatest Songs 1927–42 (2004)
  • Get Back (2004)
  • Big Bill Amsterdam Live Concerts 1953 (2006)
  • Keys to the Blues (2009)

Notoj redakti

  1. Eagle, Bob; LeBlanc, Eric S. (2013). Blues: A Regional Experience. Santa Barbara, California: Praeger. p. 156. ISBN 978-0313344237.
  2. Riesman, Robert (2011). I Feel So Good: The Life and Times of Big Bill Broonzy. University of Chicago Press. p. 7. ISBN 978-0-226-71745-6. Alirita la 31an de Majo 2018. "His full given name was most likely Lee Conley Bradley."
  3. Barlow, William (1989). "Looking Up at Down": The Emergence of Blues Culture. Temple University Press. pp. 301–303. ISBN 0-87722-583-4.
  4. [1][rompita ligilo]