Biharia
Biharia (hungare Bihar, germane Bihorstadt aŭ Bihorsdorf[1]) estas komunumo en Rumanio norde de Oradea. Administre apartenas al Biharia Cauaceu.
Biharia · Bihar · Bihorstadt · Bihorsdorf | |||
---|---|---|---|
komunumo en Rumanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Rumanio | ||
Regiono | Transilvanio | ||
Distrikto | distrikto Bihor | ||
Poŝtkodo | 417050 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 393 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 75 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 9′ N, 21° 55′ O (mapo)47.15288821.920341Koordinatoj: 47° 9′ N, 21° 55′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 58,5 km² (5 850 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
situo en la distrikto | |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Biharia, Bihor [+] | |||
Loĝantaro
redaktiEn 1910 Bihar nombris 3 027 loĝantojn (hungaroj); en 1992 3 072, kaj laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 4 393 loĝantoj sur areo de 58,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 75 loĝantoj/km².
Historio
redaktiĜi estis unue menciita skribe en 1067. Ĝis 1919 kaj inter Dua Viena Arbitracio de 1940 kaj 1944 la loĝloko apartenis al la Hungara reĝlando ene de la habsburga monarkio Aŭstrio-Hungario respektive de 1940 al Hungario, kaj estis parto de la reĝa departemento (Bihar vármegye). Bihar (reĝa departemento). Hungare la nomo de la komunumo kaj la nomo de la departemento estas la sama. En la 11-a jarcento troviĝis terfortikaĵo en la komunumo, Stefano la 1-a (Hungario) nomumis ĝin departementejo de Bihar.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapeŝto.
Ĝemela komunumo
redaktiGravaj personoj
redakti- Ernő Bartos (n. en 1887 en Bihar, m. la 12-an de majo 1960 en Budapeŝto): hungara aktoro, teatra direktoro.
- Zsolt Bíró (n. en 1981): filozofo
- Sándor Darabont (n. la 21-an de januaro 1940): kemiisto, docento.
- András Gáspár honvedgeneralo.
- Mihály Kálmándy (n. la 21-an de decembro 1959): kantisto (baritono).
- Sándor Kőrösi (n. en 1948): scenej-, kost]um- kaj marionetprojektanto.
- Ferenc Papp (n. la 15-an de decembro 1924 en Bihar, m. la 5-an de aprilo 2006 en Târgu Mureș): hungara verkisto, tradukisto.
- István Pataki (n. en 1953): poeto, publicisto.
- György Zoványi P. (n. en septembro 1666 en Bihar, m. la 16-an de februaro 1758 en Zilah): reformita superintendanto.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Mapo de distrikto Arkivigite je 2007-10-17 per la retarkivo Wayback Machine
- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2008-06-14 per la retarkivo Wayback Machine
- Administracia mapo de distrikto Arkivigite je 2007-10-17 per la retarkivo Wayback Machine