Bilboko

tradicia infanludilo

Bilboko[1] estas ĵongla ludilo kunmetita de bastoneto, kutime farita el ligno, alkroĉita per ŝnuro al pilko trapikita per unu aŭ pluraj truoj de diametro adaptita al la bastoneto. La celo de la ludo estas enigi maldikan ŝafton de la bastoneto en la truon de la pilko.

Du meksikaj bilbokoj.

Alimaniere priskribita, la bilboko estas infana tradicia ludilo. Farita el ligno, ĝi konsistas je du fadenligitaj partoj: bastoneto kaj sfereska grandecvaria peco kun truo. Oni ĵetetas la sfereskan pecon kaj penas enmeti en ĝi la bastoneton, moviĝante kiel eble minimume.

Historio redakti

 
Pentraĵo de Jeanne Bôle L'Enfant au Bilboquet (ĉirkaŭ 1880)

La ludilo en diversaj variaĵoj, havas tre antikvajn originojn kaj okazas inter kaj inuitoj [2] kaj sudmaraj popoloj. La ludilo iĝis tre populara ĉe la kortego de Henriko la 3-a kaj disvastiĝis de tie al la supra klaso en Eŭropo, kaj dum la 16-a jarcento estis ofta atributo por knaboj de portretistoj. En Britio, la ludilo iĝis tre populara meze de la 19-a jarcento, populareco kiu daŭris ĝis la jarcentŝanĝo.

Referencoj redakti

  1. [1]
  2. Kendall Blanchard. (1a de Januaro 1995) The Anthropology of Sport: An Introduction. ABC-CLIO, p. 148–. ISBN 978-0-89789-330-5.