Gobelino

(Alidirektita el Bildotapiŝo)

Gobelinogobeleno (el la franca: Gobelin, nomo de familio kiu starigis la manufakturon Gobelin), pli ĝenerale ankaŭ bildotapiŝo, estas arta mur-tapiŝo. La bildoj estas enteksataj per teksmaŝino.

Gobelina mur-tapiŝo en la Pariza Muzeo Nissim de Camondo (ĉ. 1680)

Laŭ Francisko Azorín gobeleno estas Ĉiu fama arta tapiŝo tekstita en la Pariza fabriko, kiu [tiele: sen akuzativo] fondis Johano Gobelin, 15a jc.[1] Li indikas etimologion el Gobelin, propra nomo de artemaj tapiŝoteksistoj.[2]

Funkcio de la bildo-/murtapiŝoj redakti

La artaj teksaĵoj plenumis krom ornamaj ankaŭ diversajn praktikajn taskojn: unue tiun de varmoizolado, kio plibonigis la ĉambroklimaton, kaj due ili solvis la akustikajn problemojn en grandaj, altaj ĉambroj. Sed ne sufiĉas konsideri la praktikajn utilojn de murtapiŝoj, ĉar la enteksitaj bildoj ankaŭ plenumis instruajn funkciojn. Ekzemple la bildotapiŝoj de la Supra Rejnlando, montrantaj sovaĝulojn aŭ fabelbestojn , estas postulinvito, vivi laŭ kortumaj reguloj. La sovaĝuloj respegulas la kortuman-kavaliran idealon, kiun fervore sekvu la rigardanto. Tiuj ĉi bildotapiŝoj tamen estis ofte fiksitaj tiel alte sub la plafono de la ĉambroj, ke izola efiko estas neebla kaj neenda.

Teĥniko redakti

Vera permane teksita bildotapiŝo ekestas sur vertikala aŭ horizontala teksmaŝino. Oni enteksas fibrojn el lino kaj kotono por la alte streĉataj varpoj, lanon, sedon, foje ankaŭ linon kaj, se temas pri altvaloraj verkoj, fibroj el arĝento kaj oro por la veftoj. Oni enteksas la bildon sur la dorsoflanko de la ekestanta verko.

Historio redakti

 
Tapiŝo de Croy el 1554/1556, nun posedaĵo de la Universitato Ernst Moritz Arndt je Greifswald

La bildoteksado apartenas krom la teksado kaj la ceramiko al la plej malnovaj metiaj artoj de la homaro. Ĝi estis praktikata jam antaŭ jarmiloj. Sian florepokon la bildotapiŝa teksado travivis en la mezepoko kaj en la renesanco, ekzemple en la milflorismaj murtapiŝoj.

La plej malnovaj ekzistaj fragmentoj de bildoteksaĵoj estas tombo-aldonaĵoj, kiuj danke al la seka dezertoklimato de Egiptujo konserviĝis trans jarmiloj. Al la plej malnovaj postlasaĵoj de bildoteksado en okcidenta Eŭropo apartenas la mezepokaj verkoj el la 12-a kaj 13-aj jarcentoj, kiujn oni gardas en la katedralo de Halberstadt, Germanujo, (Abraham-Tapiŝo proksimume 1150, la plej malnova teksita bildotapiŝo en Eŭropo)[3] kaj grandaj ciklo ekestintaj je la fino de la 13-a jarcento en Francujo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 83.
  2. Azorín, samloke.
  3. Katedrala trezoro de Halberstadt. Arkivita el la originalo je 2015-02-19. Alirita 2015-02-20.

Eksteraj ligiloj redakti