Billens-Hennens

komunumo de Svislando

Billens-Hennens estas komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 665 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Billens-Hennens
Blazono de Billens-Hennens
Blazono de Billens-Hennens
Blazono de Billens-Hennens
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Glano
Koordinatoj  46° 41′ 25″ N 6° 53′ 58″ O / 46.69028 °N, 6.89944 °O / 46.69028; 6.89944 (mapo)Koordinatoj: 46° 41′ 25″ N 6° 53′ 58″ O / 46.69028 °N, 6.89944 °O / 46.69028; 6.89944 (mapo)
Areo 4,89 km²
Alteco 738 m super marnivelo
Poŝtkodo 1681
Komunumkodo 2063
Mapo de Billens-Hennens
Mapo de Billens-Hennens
Mapo de Billens-Hennens
vdr

Geografio redakti

Billens-Hennens situas en la Friburga Mezlando sur montetoj inter la valoj de la riveroj Brojo en nordo kaj Glano en sudo, okcidente de la urbo Romont. La komunumo konisistas el la vilaĝoj Billens (sur alteco de 738 m s.m.), Hennens (sur alteco de 763 m s.m.) kaj La Bioleyre (sur alteco de 755 m s.m.), kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,87 km², de kiuj 13,1% estas kovritaj de arbaro, 80,4% servas por agrikulturo kaj 6,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Billens-Hennens limas en nordo al Prévonloup (VD), en oriento al Romont, en sudo al Siviriez, en sudokcidento al Brenlens (VD), kaj en okcidento al Lovatens (VD).

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 156 de Romont al Lucens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 15 kilometrojn sude apud Châtel-Saint-Denis. Pere de du poŝtaŭtolinioj de Payerne al Avry kaj de Romont al Avry la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La komunumo estis fondita la 1-an de januaro 1998 per kunigo de la ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Billens kaj Hennens.[3]

La unua dokumenta mencio de Billens datiĝas el la jaro 1155 kiel Bitlens. La burgo de la Senjoroj de Billens, menciitaj en la 15-a jarcento, detruiĝis en la jaro 1718. Ekstere de la vilaĝo tiam estis kontruita nova kastelo, kiu en la jaro 1864 estis heredigita al Kantono Friburgo, kaj ek de tiam servas kiel distrikta gastejo kaj ek de 1937 kiel hospitalo. Dum mezepoko Billens estis senjorujo, kies senjoroj estis vasaloj de la episkopo de Laŭzano kaj poste de Savojo. Per edziniĝo en la jaro 1365 Billens fariĝis havaĵo de la Grafoj de Grejerco kaj estis komence de la 15-a jarcento integrita al la Senjorujo Palézieŭ. En la jaro 1536 Billens estis konkerita de Berno kaj koncedita al Friburgo kaj integrita al la Voktejo Romon, kiu post la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis distrikto kaj surbaze de la nova kantona konstitucio de 1848 estis integrita al la Distrikto Glano.[4]

La unua dokumenta mencio de Hennens datiĝas el la jaro 1403 kiel Henens. Hennens dum mezepoko estis senjorujo, kiu estis interezpagodeva al la Abatejo Hautrive. Same kiel Billens ĝi en la jaro 1536 estis integrita al la friburga Voktejo Romont.[5]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti